Saltu al enhavo

Ernő Kabos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Kabos
Persona informo
Naskiĝo 5-an de septembro 1914 (1914-09-05)
en Tiszafüred
Morto 13-an de marto 1984 (1984-03-13) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato István Széchenyi Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo instruisto
bibliotekisto
historiisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ernő Kabos [kaboŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kabos Ernő, estis hungara instruisto, bibliotekisto, historiisto.

Ernő Kabos[1] naskiĝis la  5-an de septembro 1914 (nun 1914-09-05) en Tiszafüred, li mortis la 13-an de marto 1984 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Ernő Kabos akiris instruistan licencon en 1934 en Budapeŝto. Inter 1936–1938 li instruis en bazlernejoj de Hőgyész kaj Siófok, poste en juda lernejo de Hajdúböszörmény. Inter 1942–1947 li estis trudlaboristo, respektive militkaptito, poste li instruis en Debrecen kaj Budapeŝto, dum en 1948 li akiris pedagogian diplomon. Inter 1949-1958 li gvidis ĉefbibliotekon de la sindikatoj, dum en 1955 li akiris bibliotekistan diplomon en Pedagogia Altlernejo de Győr. Post la lasta diplomo li laboris precipe en redaktorejo aŭ instituto ĝis 1977, dum li kandidatiĝis en 1978 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia ĉefa laboro estis esploro de la hungara sindikata movado. Lia edzino naskis filon en 1952. Li ricevis premiojn inter 1954-1978.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Munkaverseny és pedagógia. (1948)
  • A nemzetközi szakszervezeti mozgalom az első oroszországi forradalom időszakában. (1960)
  • Az 1918–1919-es forradalmak és a magyar kommunista mozgalom ötven éve. (kunaŭtoro, 1968)
  • The Links between the Social Democratic Party of Hungary and the Trade Union from 1890 to 1914. (kunaŭtoro kaj kunredaktoro, 1977)

Elektitaj tradukaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • A Szovjetunió szakszervezeti mozgalmának története. (1963)
  • Grant Mkrtyčevič Adibekov: A Vörös Szakszervezeti Internacionálé. A Profintern vázlatos története. (1972)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.