Ernő Kiss (general-leŭtenanto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Kiss
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1799 (1799-06-13)
en Timișoara
Morto 6-an de oktobro 1849 (1849-10-06) (50-jaraĝa)
en Arad
Mortokialo pafvundo
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Alma mater Theresianum
Okupo
Okupo revoluciulo • oficiro
vdr

KISS Ernő [kiŝŝ] (Temesvár, la 13-an de junio 1799 - Arad, la 6-an de oktobro 1849) estis hungara general-leŭtenanto, unu el la 13 martiroj de Arad. Lia nepo estis ministro Ernő Dániel.

Li estis oficiro en la armeo de la Aŭstra imperio; kolonelo de la husara regimento de Hanovro (1845). Printempe de 1848, li batalis kontraŭ la serboj en suda Hungario.

La hungara registaro nomumis lin la 12-an de oktobro 1848 al generalo kaj ĉefkomandanto de la banusuja (Bánság) armeo. Li iĝis general-leŭtenanto la 22-an de decembro 1848 kaj tutlanda ĉefadministranto de la armeo ekde 9-a de januaro 1849. Li devis eloficiĝi la 2-an de januaro pro la batalo de Panĉova.

Post la malarmiligo de la hungara armeo ĉe Világos, Haynau ekzekutigis ankaŭ lin en Arad. Ĉar la unua pafo trafis lian ŝultron, li mem ordonis novan pafadon.

Lia tombo troviĝas en Elemir, Serbio, en la katolika preĝejo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hamvay Ödön: Az aradi tizenhárom (Bp., 1899).