Ernest Borgnine
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Ernest Borgnine | |
---|---|
Borgnine en McHale's Navy en 1962 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Ermes Effron Borgnino |
Naskiĝo | 24-an de januaro 1917 en Hamden |
Morto | 8-an de julio 2012 (95-jara) en Cedars-Sinai Medical Center, Los-Anĝeleso |
Mortokialo | rena malfunkcio |
Tombo | Forest Lawn Memorial Park |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Hillhouse High School |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | Katy Jurado • Ethel Merman • Tova Traesnaes • nekonata valoro • nekonata valoro |
Infanoj | 4 |
Okupo | |
Okupo | aktoro • filmaktoro • ĝenra aktoro • oficiro • televida aktoro • voĉaktoro • teatra aktoro |
TTT | |
Retejo | http://ernieborgnine.com/ |
Ernest Borgnine (denaska nomo Ermes Effron Borgnino; naskita la 24-an de januaro, 1917 – mortinta la 8-an de julio, 2012) estis usona filma kaj televida aktoro. Li gajnis Oskar-premion en 1955 pro sia aktorado en la filmo Marty. En televido, li rolis kiel Quinton McHale en la serio McHale's Navy (1962–1966) kaj havis unu el la ĉefaj roloj en la serio Airwolf en la 1980-aj jaroj; krome, li voĉis kiel "Mermaid Man" (Marvirinulo) en la animacia televida serio SpongeBob SquarePants, inter multaj aliaj roloj. 92-jaraĝa, Borgnine gajnis premion Emmy pro sia laborado pri la serio ER.

Borgnine en 2010