Ernst Ising

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernst Ising
Persona informo
Ernst Ising
Naskiĝo 10-an de majo 1900 (1900-05-10)
en Kolonjo
Morto 11-an de majo 1998 (1998-05-11) (98-jaraĝa)
en Peoria
Lingvoj germana vd
Loĝloko Germanio vd
Ŝtataneco GermanioUsono vd
Alma mater Universitato de GöttingenHamburga universitato • Minot State University vd
Familio
Edz(in)o Jane Ising vd
Profesio
Okupo fizikisto • matematikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo fiziko vd
Doktoreca konsilisto Wilhelm Lenz vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ernst ISING (naskiĝis la 11-an de majo 1900 en Kolonjo, mortis la 11-an de majo 1998 en Peoria, en Usono) estis germana fizikisto Li estas ĉefe konata pro sia modelo pri feromagnetismo, al kiu oni donis lian nomo: Modelo de Ising.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis fizikon en la universitatoj de Göttingen kaj Hamburgo. En 1922 li faris esplorojn pri la feromagnetismo sub la gvidado de Wilhelm Lenz. Li ricevis doktorecon pri fiziko en la Hamburga Universitato. Lia tezo temis pri problemo, sugestita al li far de Wilhelm Lenz: tiu de linia vico da interagantaj magnetaj momantoj, kiuj povas havi po du valorojn : "supren" kaj "malsupren". La modelo kiun li trovis montriĝis fruktodona por klarigi la fazajn transirojn inter la feromagneta kaj paramagneta statoj.

Ernst Ising fariĝis instruisto en Salem, Strausberg kaj Crossen (Nun, Krosno Odrzańskie). Sed, en 1933 venis Naziismo kaj, por sia juda deveno, Ernst Ising estis maldungita. Li trovis postenon en juda lernejo en Caputh, apud Pocdamo. En 1938 la nazioj detruis la lernejon, Ernst Ising kun sia edzino Johanna Ehmer fuĝas al Luksemburgo. Post la invado de Luksemburgo far de Germanio, en 1940 Ernst Ising estis sendita al trudata laboro, por malkonstrui la fervojojn de la Maginot-linio.

Li kaj lia edzino sukcesis iri en Usonon en 1947. Tie, tre surprizis lin vidi, ke lia modelo estis jam tre bone konata. En 1948 li estas nomumita profesoro en la Universitato Bradley de Peoria, kie li laboris pluraj jaroj ĝis sia emeritiĝo en 1976.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]