Erongo-regiono
Erongo | |||
---|---|---|---|
Origina nomo | Erongo | ||
regiono de Namibio | |||
Administrado | |||
Lando | Namibio | ||
Estas parto de | Namibio | ||
Inkludas | 7 balotdistriktoj | ||
Administra centro | Swakopmund | ||
La plej granda urbo | Walvis Bay | ||
Fondo-dato | 21-a de marto 1990 | ||
Politiko | |||
Estro | Samuel Nuuyoma, (SWAPO) | ||
Demografio | |||
Oficialaj lingvoj | afrikansa, germana, angla, namaa, | ||
Loĝantaro (laŭ la stato de 2001) | 107 629 | ||
Loĝdenso | 1,69 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Areo | 63.586 (dezt.: ~ 50.000) km² | ||
Maksimuma alto | 2.573 (Königstein) m | ||
Erongo sur la mapo de Namibio | |||
Geografia situo | 22° 35′ 2″ S, 15° 7′ 4″ O (mapo)-22.58378115.117874Koordinatoj: 22° 35′ 2″ S, 15° 7′ 4″ O (mapo) | ||
| |||
Hor-zono | UTC+1 | ||
Kodoj | |||
ISO 3166-2 | NA-ER | ||
Eksteraj paĝoj | |||
La oficiala paĝaro | |||
La kategorio en la Komunejo | Erongo-regiono | ||
Pliaj informoj | |||
lasta baloto | 30-a de novembro 2004 | ||
Erongo estas unu el la 13 administraj regionoj de Namibio. Ĝi konsistigas la plej loĝatan parton de namibia marbordo kun Swakopmund kiel regiona administra centro kaj Walvis Bay kiel plej granda marhaveno de la lando. La marbordo norde kaj sude de tiuj urboj precipe estas dezerto. Enlande troviĝas gravaj minejoj. La nomo Erongo devenas de la Erongo-montaro.
Geografio
→ Vidu ankaŭ: Geografio de Namibio
La marbordo de Erongo famiĝis kiel Skeletbordo, ĉar pro la multaj malprofundaĵoj antaŭ la bordo okazis multaj ŝipakcidentoj. La tuta marbordo estas dezerta, apenaŭ iuj riveroj fluas en la maron, kaj nur malofte havas akvon. Eĉ transvivintoj de vrako havas preskaŭ neniun ŝancon pluvivi.
Iom sude, proksime de Swakopmund estas Robbenkap (kabo de fokoj), kie tutjare vivas grandaj populacioj de fokoj, ĉar la malvarma Benguela-marfluo alportas abundon da fiŝoj.
Politiko
De 2004 SWAPO disponas pri la absoluta plimulto de la sep-kapa regiona konsilantaro de Erongo. (La balotoj okazas ĉiun sesan jaron.)
Partei | Sitze 1992 | Sitze 1998 | Sitze 2004 |
---|---|---|---|
SWAPO | 3 | 2 | 5 |
DTA | 2 | 4 | 2 |
UDF | 1 | - | - |
RF | 1 | 1 | - |
Administrado
La regiono havas 107.629 km² kun 63.719 loĝantoj en jenaj distriktoj (2001):
- Arandis - 7.477 loĝantoj
- Brandberg - 10.184 loĝantoj
- Karibib - 11.784 loĝantoj
- Omaruru - 6.792 loĝantoj
- Swakopmund - 25.442 loĝantoj
- Walvis Bay Kampara - 623 loĝantoj kaj
- Walvis Bay Urba - 40.849 loĝantoj
Ekonomio kaj ekologio
La kontrolon de fiŝado en la Namibia marteritorio devas plenumi unusola patrolŝipo, kiu krome ne havas sufiĉe fortan motoron.
La malvarmega Benguela-marfluo venante el la antarkta oceano fluas norden laŭ la afrika bordo. Ĝi alportas multajn nutraĵojn, kiu abunde kreskigas algojn. Regule observeblas tiom abundega algokreskego, kiu poste kaŭzas gravan perturbon de la ekologia sistemo: la algoj kreskadas ĝis la nutraĵo elĉerpiĝas, poste multege da algoj mortas, iliaj kadavroj subeniĝas al la grundo de la oceano, kie ili estas digestataj de aerobaj bakterioj ĝis la lasta oksigeno en la akvo estas forkonsumata, poste anaerobaj bakterioj transprenas la digestadon, ili ellasas hidrogensulfidan gason (H2S), kiu akumuliĝas kaj subite eruptas al la surfaco. Dumvoje supren la gaso interagas kun oksigeno lasante elementan sulfuron (flava pulvoro kun la malagrabla odoro de putriĝintaj ovoj), pro kio multaj fiŝoj mortas. La NASA-bildo de aŭgusto 2005 vidigas algokreskegon en la verda „nubo“ supre kaj sulfurerupton en la strio proksime de la namibia marbordo.
Galerio
-
Foko ĉe Cape Cross
-
Dun-skoterado ĉe Swakopmund
Eksteraj ligiloj
- http://www.arc.org.na/home.php?pn=erongo_council (ARC-paĝo pri Erongo)
- http://www.npc.gov.na/census/erongo_indicators.htm
- http://www.namibweb.com/regions.htm
Fontoj, referencoj