Ertzaintza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝildo de la Ertzaintza

Ertzaintza [ercajnca] estas la nomo en la eŭska lingvo de la aŭtonoma polico de Eŭskio (Hispanio). Ĝi estis kreita en la jaro 1982 kiam estis prezidanto (eŭske: Lehendakari) Carlos Garaikoetxea, dum disvloviĝo de la Statuto de Aŭtonomeco de Eŭskio de 1979. Oni nomas ertzaina [ercanja] al ĉiu policano de la Ertzaintza. En la nuntempo, 90% de la policanoj el la 8.000 el kiuj konsistas tiu institucio en tuta Eŭskio estas viroj. Ĝi havas 25 komisarejojn distribuatajn en diversaj eŭskiaj komarkoj.

Nuntempe la Ertzaintza havas la jurisdikciajn rajtojn sur la publika ordo, civila sekureco, trafiko kaj ludoj kaj spektaklo en Eŭskio. La institucio dependas de la Departamento de la Interno de la Eŭska Registaro, kies reganto estas Rodolfo Ares.

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj