Ervin Ember

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ervin Ember
Persona informo
Naskiĝo la  25-an de februaro 1902(nun 1902-02-25)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Dobsina
Morto la 11-an de julio 1974
en  Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ekonomikisto • poeto • verkisto
vdr

Ervin Ember, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ember Ervin estis hungara oficisto, poeto. Lia origina familia nomo estis EnderszEnders ĝis 1902.

Ervin Ember[1] naskiĝis la  25-an de februaro 1902(nun 1902-02-25) en Dobsina (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Dobšiná en Slovakio), li mortis la 11-an de julio 1974 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ervin Ember dum la Hungara Sovetrespubliko havis postenon en la junulara sindikato, tial poste li ne rajtis lerni en ŝtataj gimnazioj. Li maturiĝis private, poste li vivis en Vieno. En 1921 li hejmenvenis kaj sia naskiĝurbo kaj li akiris ŝtatadministran diplomon en Sendependa Ekonomika Fakultato. Ekde 1925 li estis oficisto en juĝejo, poste en aliaj ŝtataj laborejoj. Intertempe li doktoriĝis en 1936. Inter 1950-1967 li havis postenon en la justecministerio, poste li pensiuliĝis.

Literatura kariero[redakti | redakti fonton]

Li debutis kiel poeto en revuo de Lajos Kassák, poste en aliaj revuoj dum la viena periodo, pli poste en Budapeŝto en Népszava. Li kontaktiĝis ekzemple kun maldekstruloj Attila József, Ödön Palasovszky, Sándor Bortnyik, sed depost 1935 li soleciĝis. Same dum la socialismo li publikigis tre sporade.

Liaj poemlibroj[redakti | redakti fonton]

  • Tömegek az új vashidakon (1928)
  • Versek (1930)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]