Ervin Somogyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ervin Somogyi
Ervin Somogyi
Ervin Somogyi
Persona informo
Naskiĝo 1944
en Budapeŝto
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley
Okupo
Okupo muzikilfaristo
vdr

Ervin Somogyi [ŝomodji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Somogyi Ervin estas hungardevena usona lutieristo.

Ervin Somogyi ekzamenas lignon

Ervin Somogyi naskiĝis en 1944 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ervin Somogyi krom Hungario kaj Usono li loĝis en Aŭstrio, Britio, Kubo, Meksiko, Peruo kaj Hispanio, tial li lernis en multaj lokoj. Fine li akiris diplomon en Universitato de Kalifornio en Berkelio en 1966 pri la angla lingvo. Li faris ĉiuspecajn laborojn. En 1971 li konstruis sian unuan klasikan gitaron helpe de libro ŝatokupe, poste li sukcese vendis ĝin. Kun pli ol 50-jara sperto pri produktado de lukskvalitaj akustikaj kaj klasikaj gitaroj li fariĝis gvida aŭtoritato pri ilia konstruo. Somogyi partoprenis gitarekspoziciojn, simpoziojn en Usono, Kanado kaj Japanio. Lia edzino naskis filinon, sed la edzino mortis pro kancero en 2000.

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • The Responsive Guitar
  • Making the Responsive Guitar

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]