Erzsi Pápai
Aspekto
Erzsi Pápai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de februaro 1934 en Budapeŝto |
Morto | 4-an de novembro 2017 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-10-32 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1953) |
Familio | |
Edz(in)o | Imre Ráday (1961–1983) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Erzsi Pápai [erĵi pApai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pápai Erzsi estis hungara aktoro (komence infana aktoro). Erzsi Pápai [1] naskiĝis la 25-an de februaro 1934 en Budapeŝto, mortis la 4-an de novembro 2017.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Erzsi Pápai aĝis 3, kiam ŝi ricevis rolojn en porinfana teatro de Artúr Lakner. Post la 2-a mondmilito ŝia voĉo estis aŭdebla en Hungara Radio. Ŝi akiris diplomon en Teatra Akademio en 1953. Post la diplomo ŝi aliĝis al Nacia Teatro (Budapeŝto), kiun ŝi forlasis nur pro la pensiuliĝo en 1989. En la sama jaro ŝi ricevis la titolon eterna membro de la Nacia Teatro. Ŝi ricevis 5 premiojn inter 1962-2002.
Elektitaj roloj teatraj
[redakti | redakti fonton]- József Katona: Banuso Bánk - Melinda
- William Shakespeare:
- Rikardo la 3-a - reĝino Margareta
- A makrancos hölgy - Bianca
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - ciganino
- Friedrich Schiller: Maria Stuart - Elizabeta
- Molière: Tartufo - Elmira
Elektitaj roloj filmaj
[redakti | redakti fonton]- Semmelweis (1940)
- Zápor (1961)
- Moskva Placo (2001)
Elektitaj roloj televiziaj
[redakti | redakti fonton]- Hétköznapi történet (1966)
- Irány, Caracas! (1982)