Esparragosa de la Serena
Esparragosa de la Serena | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 06439 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 975 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 45 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 39′ N, 5° 36′ U (mapo)38.649763-5.6061644Koordinatoj: 38° 39′ N, 5° 36′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 446 m [+] | ||
Areo | 21,7 km² (2 170 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Esparragosa de la Serena (asparagejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro kaj kiel la nomo sugestas en la komarko de La Serena.
La loĝantoj nomiĝas esparragoseños aŭ "zorreros" (vulpuloj). La censita populacio en 2008 estis de 1.094 loĝantoj.
Situo[redakti | redakti fonton]
Esparragosa de la Serena estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 446 m; je 159 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 21,7 km².
Je 5 km okcidente troviĝas Zalamea de la Serena; samdistance proksimume sed nordokcidente estas Malpartida de la Serena; je 7 km oriente situas Puerto Hurraco kaj je 11 km nordoriente estas Castuera. Tra tiu vilaĝo pasas la rivero Guadalefra; la Sierra del Oro (Ormontaro) aliflanke.
Populacio[redakti | redakti fonton]
De 1996 a 2005 la populacio variis inter 1150 kaj 1108 loĝantoj, kaj observiĝas malrapidan malpliiĝon.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Pri agrikulturo gravas la olivarbaroj, la vitejoj kaj cerealoj kiel tritiko; pri brutobredado gravas porkoj kaj ŝafoj. Tradicias la kolektadon fruprintempe de la sovaĝa asparago.
Monumentoj[redakti | redakti fonton]
Preĝejo de Santa María Magdalena de la 16a jarcento, blazondomoj kaj Ermitejo de la Martiroj.
Festoj[redakti | redakti fonton]
La festoj de Esparragosa de la Serena dediĉiĝas al sia patrono Sankta Bartolomeo aŭguste. Tradicias ankaŭ la Karnavaloj.