Castuera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Castuera
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Komarko La Serena
Poŝtkodo 06420
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Manuel Paulo Benigno Atalaya de Tena
Demografio
Loĝantaro 5 567  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 43′ N, 5° 33′ U (mapo)38.7229615-5.5443352Koordinatoj: 38° 43′ N, 5° 33′ U (mapo) [+]
Alto 512 m [+]
Areo 432 km² (43 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castuera (Ekstremaduro)
Castuera (Ekstremaduro)
DEC
Castuera
Castuera
situo en Ekstremaduro
Castuera (Hispanio)
Castuera (Hispanio)
DEC
Castuera
Castuera
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castuera [+]
vdr

Castuera [kastuEra] estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumoregiono Ekstremaduro, al ties pli suda provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj al la komarko La Serena. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 5 567 loĝantoj sur areo de 432 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 13 loĝantoj/km².

Ĝi estas la centra urbo de la komarko.

Situo[redakti | redakti fonton]

  • Ĝi situas je 157 km de Badajoz, la ĉefurba provinco, kaj je ĉirkaŭ 100 km de Mérida, la regiona ĉefurbo.
  • La nordo de la municipo estas okupita de la akvoj de la akvobaraĵo de Zújar kiu kune kun la akvobaraĵo de La Serena formas unu el la artefaritaj lagoj plej grandaj de Eŭropo.
  • La urbodomo troviĝas en la urbo Castuera, kiu konservas la kamparan karakteron.

Historio de Castuera[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas unu de la 18 vilaĝoj kiuj formis parton de la Real Dehesa de La Serena (Reĝa kampo). Kaj formis parton de la teritorioj de la Ordeno de Alcántara. Inter la 13-a kaj 14-a jarcentoj ŝajne ĝi estis fondita kiel vilaĝo laŭ La libro de la Montería en la komarko La Serena.

La origino de la nomo ricevis multajn hipotezojn, el kiuj la plej populara estas ĉirkaŭ la toponimo de "Casto" kiu signifas virtan lokon kaj eble la vilaĝo estis fondita de la reĝo Fernando kiam volis konkeri la fortikaĵon de Benquerencia. Proksime estis la gastejo de Casto, de tie Castoera kaj poste Castuera. Agúndez Fernández diras, ke ĝi devenas de "CASTRUM" (en la latina fortikaĵo), kaj Paredes Guillén diras, ke "Castruela" perdis "r" kaj devenus de castro aŭ fortikaĵoj kiuj estus sur la ĉirkaŭaj montetoj.

Pruvas ties antikvon prahistoriaj hakiloj trovitaj kaj restaĵoj de minejoj de la epoko de la Romia Imperio. Oni diras, ke en Castuera loĝis la konkeristo de Ĉilio Pedro de Valdivia komence de la 16-a jarcento. En la Milito de Sendependiĝo oni forprenis de la loĝantaro la laborrajtojn pri la municipaj teroj. La reformoj de la 19-a jarcento faris de Castuera ĉefurbo de jura distrikto kaj de balota distrikto dum la reĝado de Isabel la 2-a kaj la Burbona Resurtronigo en Hispanio (paralele al la Burbona Resurtronigo en Francio).

Castuera suferis sociajn konfliktojn dum Dua Respubliko. En la du jaroj post la puĉo de Francisco Franco, ĝi restis sub la laŭleĝa respublika kontrolo kaj iĝis la ĉefurbo de la provinco Badajoz kiam falis en la manoj de la frankisma armeo Badajoz kaj Mérida kaj Don Benito estis nur je 10 km de la frunto. La populacio plialtiĝis konsiderinde pro la alveno de granda nombro de rifuĝintoj el la zonoj okupitaj de la frankisma armeo, kaj pro la alveno de militaj fortoj kaj politikaj staboj. Tiu administra hegemonio finis la 23-an de julio de 1938 je la okupo de Castuera (kune kun granda parto de la distrikto) far de la frankisma armeo. Post 1.939, Castuera loĝigis fifaman koncentrejon (1939-1940). 92 domegoj el ligno kaj tegmentoj el asbestocemento[1] loĝigis el 6 000 al 7 000 prizonuloj el kiuj multaj estis kontrauleĝe mortpafitaj, enterigitaj kaj forgesigitaj. Tio daŭros ĝis marto de 1.940.

Artaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

La urbo estis posedo de la Ordeno de Alcántara dum la 15-a kaj 16-a jarcentoj, kiel montras ties blazono sur la pordoj de la plej grava monumento nome la Preĝejo de Santa María Magdalena, de la 18-a jarcento. Ene konserviĝas baroka retablo. Estas ermitejoj de la jarcentoj 16-a kaj 17-a, kiel tiuj de Sankta Johano, Nia Sinjorino de Buensuceso, Sankta Benedikto kaj Sankta Ana. Elstaras ankaŭ palacoj kaj nobelaj domegos, kiel tiu de la Casa de La Serena, de baroka stilo. Meritas la penon promeni tra la tipaj stratetoj kaj placoj, ĉefe en la tipa kvartalo Cerrillo.

Festoj[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la festo de Candelas (fajroj), pli konata kiel "la candelaria", la 2-an de februaro la kastueranoj kuniĝas en kamparo kaj manĝas tipajn dolĉaĵojn nome regañas. La 15-an de majo Sankta Isidro, estas akompano de la sanktulo al ties ermitejo per ĉaroj kaj oni manĝas kampare inter anzinoj. La 23-a de junio kaj posta tago estas festo de Sankta Johano. Estas ankaŭ festoj fine de julio (Santiago kaj Sankta Ana) kaj ĉirkaŭ la 8-a de septembro.

Gastronomio[redakti | redakti fonton]

Estas en Castuera produkto ege fama en la regiono kaj en la lando: la nugato. La nugato estas produkto tipe mediteranea tre ligita al la produktado de mielo kaj migdalo. La origino de la nugata tradicio de Castuera devenas el islama epoko. La Hispana Katalogo de Tradiciaj Produktoj inkludas la nugaton de Castuera.

Famas ankaŭ la pladojn kiuj havas kiel bazon la ŝafo kaj la porko. Lastatempe donis multe da prestiĝo kaj mono la tipa elŝafa fromaĝo de Castuera, kiu ricevis multajn premiojn en gastronomiaj foiroj. La municipo formas parton de la zono de produktado de kvar produktoj kiuj elstaras pro ties kvalito: la Queso de La Serena (fromaĝo), la Vino, la Ŝinko kaj la Olivoleo Virgen Extra (Eksterordinare virga).

Ĝemelitaj urboj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Antonio D. López Rodríguez: Cruz, bandera y caudillo. El campo de concentración de Castuera. Badajoz, CEDER-La Serena, 2006, paĝo 272.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]