Esperanto-ĉinaj vortaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu paĝo listigas vortarojn kiuj tradukas el la ĉina lingvo al Esperanto kaj inverse[redakti | redakti fonton]


Dulingvaj vortaroj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉina → Esperanto
    • Ĉina-Esperanta vortaro. Marko Uang Bu-jung. Taipei, 1980. 26+749+69p. 19cm. Kun malnovformaj ideografiajoj, uzataj en Taivano.
    • Ĉina-Esperanta vortaro. Pekino, 1985. 718p. 19cm. Kun pli ol 40000 kapvortoj, aranĝitaj lau la ĉina latinlitera alfabeto kun la ideografiajoj. Bind. Tabeloj.
    • Ĉina-Esperanta vortaro. Ĉefred. Yu Guojian, Anhui Eduka Eldonejo, 1985. 21+613p. Ĉirkaŭ 36000 kapvortoj.
    • Ĉina-Esperanta vortaro. Komp. Pekina E-Asocio. Beijing, 1982. 384p. 13cm. Poŝformata vortaro kun 14000 vortoj kaj 5 aldonaj tabeloj.
    • Ĉina-Esperanta vortaro. de Wang Chongfang 2008, Eld. Ĉina Esperanto-Eldonejo, du formatoj kun la sama enhavo, nome 184×260 mm kaj 140×203 mm, bindita kaj broŝurita. 100 000 kapvortoj, 1 264 paĝoj.
  • Esperanto → Ĉina
    • Esperanta-ĉina vortaro. Pekino, 1986. 1071p. 13cm.
    • Esperanto-ĉina vortaro. Ĉefred. Honfan. Pekino, 1990. 1044p. 19cm. 18300 kapvortoj, abundaj detaligoj kaj utilaj tabeloj. Bind.
    • Nova Esperanto-ĉina vortaro. Beijing, 2000. 402p. 16x8cm. Bind.
    • Nova vortaro Esperanta-ĉina. Beijing, 1980 (repr.). 6+328p. 13cm. Plasta kovrilo.
    • Plena vortaro Esperanta-ĉina. Feng Wenluo. Pekino, 1984. 4+915+8p. 16cm. 15000 serĉvortoj. Bind..
    • Esperanto-kurso por memlernado. Unua volumo. Li Shijun. Pekino, 1985. 330p. 19cm. 18-lecionoj por komencantoj, kun legaĵoj kaj 42-paga E-ĉina vortaro. Ilus..

Plurlingvaj vortaroj[redakti | redakti fonton]

  • Fakaj vortaroj
    • Ĉina Esperanta vortaro por scienco-tekniko. Zhang Jinliang. Anhui, 1988. 499p. 18cm. Unudirekta vortopara terminaro.
    • Ĉina-Esperanta klasifika manlibro. Komp. Long Wen, Li Xia. Henan, 1988. 535p. 13cm. Laŭtema vortopara vortaro.
    • Internacia vortaro de mikroba genetiko. Ralph A. Lewin. Pekino, 1994. 117p. 19cm. Terminoj de mikroba genetiko kaj molekula biologio. Anglaj ekvivalentoj, difinoj en Esperanto kaj la ĉina.


 
Dulingvaj Esperanto-vortaroj

anglaĉeĥaĉinafrancagermanahispanahungaraitalajapananederlandarusarusarumanarusaserba