Esperanto-italaj vortaroj


Ĉi tiu paĝo listigas vortarojn kiuj tradukas el la itala lingvo al Esperanto kaj inverse
[redakti | redakti fonton]Historio
[redakti | redakti fonton]Pasintece eldoniĝis pluraj vortaroj Esperanto-itala. Interalie mencieblas
- Dizionario italiano-esperanto (itala-esperanta vortaro), Giacomo Meazzini; ĝi estis vaste uzata: 1a eld. 1907, 2a 1912, 3a 1923.
- Novo vocabolario Esperanto-Italiano (Nova vortaro Esperanto-itala), Giacomo Meazzini kun antaŭvorto de Giuseppe Peano, San Vito al Tagliamento, eldonejo de Antonio Paolet, 1922.[1]
- Vocabolario esperanto-italiano. Umberto Broccatelli. Milano, 1991 (represo de 1984). 16+482 paĝoj, 21 cm. Vortaro kun preskaŭ ĉiuj radikoj de Plena Ilustrita Vortaro.
- Vocabolario italiano-esperanto. Carlo Minnaja. Milano, 1996. 1438 paĝoj, 22 cm. Probable la plej granda nacilingva-Esperanta vortaro. Tre detala distingo de signifoj, multnombraj esprimoj kaj sintagmoj. Antaŭparolo de Joshua Fishman. Bindita.
- Fotografia fakvortaro. Kun perdiskede anglaj kaj italaj ekvivalentoj. Giuseppe Valente. Triesto, 1997. 38 paĝoj, 21 cm. Ĉirkaŭ 700 kapvortoj. Libro kun diskedo.
hVortaro
[redakti | redakti fonton]Ekde januaro 2010, danke al la dispono de la esperantista informadikisto Danio Manetta kaj al konsento de Itala Esperanto-Federacio (kiu senpage donacis sian kopirajton), haveblas komputila programo kiu enhavas la tutan radikaron de la Vocabolario italiano-esperanto de Carlo Minnaja (1996), konstante korektata kaj ĝisdatigata de pria laborgrupo. La programo estis nomita hVortaro (hipervortaro). En 2019 nova retejo kreita de Daniele Binaghi estis publikigita ene de la retejo la I.E.F., kun aldonaj funkcioj je la interreta serĉilo, kaj troviĝas ĉe la retadreso https://www.esperanto.it/hvortaro/.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ En 1922 G. Meazzini estis membro de la Lingva Komitato, kiel konfirmis Petro Stojan en sia recenzo de la vortaro de 1922 en Literatura Mondo, vol. II. [https://web.archive.org/web/20140125051154/http://literaturamondo.org/1923.htm 1923, n-ro 6 (arkivigo de januaro 2014), p. 118.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]|
angla • ĉeĥa • ĉina • franca • germana • hispana • hungara • itala • japana • nederlanda • pola • portugala • rumana • rusa • serba |