Joshua Fishman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joshua Fishman
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1926 (1926-07-18)
en Filadelfio
Morto 1-an de marto 2015 (2015-03-01) (88-jaraĝa)
en Bronkso, Nov-Jorko
Lingvoj jidoangla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato KolumbioUniversitato de Pensilvanio
Okupo
Okupo lingvisto • sociolingvisto • universitata instruisto • verkisto de nefikcio • sociologo
vdr
Joshua Fishman prelegante pri la gaela lingvo ĉe la Universitato de Aberdeen.

Joshua Aaron Fishman (jida: שיקל פֿישמאַן — Shikl Fishman[1]; n. la 18-an de julio 1926 en Philadelphia, Usono – m. la 1-an de marto 2015 en Novjorko) estis lingvisto kaj sociologo[2] kiu specialiĝis pri la lingvosociologio, socilingvistiko, lingvoplanado, dulingva edukado, lingva revivigo kaj "lingvo kaj etneco". mo estos ma fondinto de la revuo " International Journal of the Sociology of Language"  .

Li studis en la Universitato de Pensilvanio (1944-1948)[3], kie li diplomiĝis pri historio kaj akiris magistron en psikologio. En 1948 li estis studento de la jida lingvisto Max Weinreich.

En 1953, li doktoriĝis en socia psikologio ĉe la Universitato Kolumbio[4].

Ĝis lia morto, li estis Profesoro Emerito de Sociaj Sciencoj en la Universitato Yeshiva en Novjorko kaj profesoro pri edukado ĉe la Universitato de Novjorko kaj Universitato Stanford[5].

En 2004 li estis gajninto de la Premio Linguapax.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Li verkis centojn da verkoj kaj artikoloj ĝenerale pri la stato de malgrandaj lingvoj.

  • Readings in the sociology of language. The Hague, Paris: Mouton, 1968.
  • Sociolinguistics: a brief introduction. Rowley, Mass.: Newbury House, 1970.
  • Advances in the sociology of language. The Hague: Mouton, 1971.
  • Can Threatened Languages Be Saved? Clevedon, Multilingual Matters, 2000

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Zuckermann, Ghil'ad (2012). "Introduction to the Joshua A. Fishman comprehensive bibliography", International Journal of the Sociology of Language (Int’l. J. Soc. Lang.) 213: 149-152.
  2. Joshua Fishman (1926-2015)
  3. (en) Hornberger, Joshua A. Fishman: A Scholar of Unfathomable Influence (Joshua A. Fishman: akademiulo de nesondebla influo), International Journal of the Sociology of Language " (243), 2017, p. 20, DOI : 10.1515 / ijsl-2016-0043
  4. (en) In Memoriam: Joshua A. Fishman, the Center for Applied Linguistics [alirita 2019-04-28]
  5. (kataluna) García, Ofelia; Pujolar, Joan (tradukisto). «Joshua A. Fishman ens ha deixat | Societat Catalana de Sociolingüística». Societat Catalana de Sociolingüística, s.d., alirite la 23-an de majo 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de Joshua A. Fishman

Fondumo Joshua Fishman