Esperanto-klubo "Ruto"

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la urbocentra katedralo Sankta Antonio, simbolo de Šiauliai
la urbocentra katedralo Sankta Antonio, simbolo de Šiauliai

La Esperanto-klubo "Ruto" en la urbo Šiauliai de norda Litovio estis fondita en 1968. En 1996 estis registritaj en urba municipo statuto kaj banka konto de la klubo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la jaro 1901 en Šiauliai loĝis 9 esperantistoj kaj ankoraŭ 3 en apuda grandbieno Gubernija de grafo Zubov. Dum kunveno de Litova Esperanto-Asocio okazinta la 27-an februaro de 1921 estis menciita, ke en Šiauliai jam estas la kerno de Esperanto-grupo, pro tio estis proponita al loka instruistino societo E. Klupšienė fondi en Šiauliai Esperanto-grupon, elekti estraron de Esperanto-grupo kaj organizi Esperanto-kurson.

La 22-an de oktobro 1958 en inaŭgura kunveno estas rekreita urban Esperanto-grupon kaj nomis ĝin Esperanto-Rondeto. En januaro 1962 la Esperanto-Rondeto translokiĝis en la novkonstruitan Kulturdomon. Sur la tria etaĝo por esperantistoj estis destinita hela kaj vasta ĉambro, kaj tie ĉi dum tri jardekoj ĵaŭde kolektiĝadis la samideanoj. Tie ĉi okazadis Esperanto-kunvenoj, festoj, jubileoj, kursoj. En 1968 laŭ la modelo de aliaj urboj estis decidite reorganizigi la rondeton en formo de klubo. La nomon „Ruto“ elektis geklubanoj T. Špukaitė kaj A. Žukauskas. Ruto, planto kuraca kaj dekorativa el apudmediteraneaj landoj, en Litovio estas konata jam 400 jarojn. Iomete toksa, alergia floro, ĝi pli antaŭe estis uzata kiel drogo en popola medicino, ĝin bezonis ĉiuj baptofestoj, edziĝfestoj kaj sepultoj. Per la nomo „Ruto“ en Litovio oni nomas kultursociojn, artensemblojn, unuiĝojn, eldonejojn, klubojn kaj entreprenojn. Post kelkjara kreado kaj disputoj la 18-an oktobro 1987 estis aprobita nia kluba himno „Vi naskiĝis sur la Suna Tero“. La komponisto de la melodio R. Kazlauskas (vortojn li kreis kune kun R. Rutkauskas) sukcesis akordiĝi simplan tekston pri la Urbo de la Suno kun la melodio.

La 18-an de aprilo 1993, laŭ la iniciato de R. Kazlauskas - muzikanto, poeto, plenumanto de skeĉoj - okazis unua postpaska kunveno de junaj esperantistoj, poste fariĝinta tradicia rekontiĝo "Rideto". En 1996 estis registritaj en urba municipo statuto kaj banka konto de la klubo.

La ĝenerala registrado de loĝantaro en 2001 evidentigis, ke en distrikto Šiauliai estis fiksitaj 121 personoj, kapablaj paroli Esperanton. Tiun nombron superis nur du distriktoj, tiu de Kaunas (242) kaj Vilnius (163). La 15-a septembro de 2006 en biblioteko de P. Višinskis estis menciita la 80-jara jubileo de la Esperanto-societo en Šiauliai. Okaze de la 80-jariĝo de organizita Esperanto-movado en la urbo kaj de BET-43, la urba multjara esperantisto, inĝeniero, landesploristo Romualdas Rutkauskas verkis dulingve (en litova lingvo kaj en Esperanto) historian kronologian libron pri urba Esperanto-movado “Ruto levis Esperon” (“Ruta kele vilti”) ekde la apero de la unua lernolibro de Esperanto por litovoj ĝis la nuntempo.

Baltiaj Esperanto-Tagoj-43[redakti | redakti fonton]

La 14-an ĝis 22-an de julio 2007 en Šiauliai okazis tradicia somera ĉiujara arangho de Baltiaj esperantistoj Baltiaj Esperanto-Tagoj-43. Tiu ĉi jam la 43-a tradicia aranĝo estis dediĉita al 80-jariĝo de organizita Esperanto-movado en Šiauliai. La aranĝo okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio. Ĝin organizis Litova Esperanto-Asocio kune kun urba Esperanto-klubo “Ruto”. Okaze de BET-43 la Turisma informcentro de Šiauliai eldonis 64-paĝan plenkoloran informan libreton en Esperanto “Šiauliai. Turisma gvidilo”. Ĝi estas eldonita en 500 ekzempleroj. La libreton al Esperanto tradukis Zenonas Sabalys, helpis Romualdas Rutkauskas, Klaudija Margevičienė kaj Raimonda Vinčerauskienė. La eldonaĵon financis la Ministerio pri mastrumado de Litovio. Tiun ĉi gvidilon donace ricevis ĉiu partopreninto de la 43-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]