Esperanto-movado en Bolivio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Bolivio, Suda Ameriko. Unuaj pioniroj estis Víctor Muñoz y Reyer kaj Daniel Canedo, kiuj presis artikolojn en la ĵurnaloj de La Paz "La Verdad", "La Integridad" kaj "El Comercio" kaj en 1905 fondis societon. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 Esperantistoj troviĝis en tri lokoj. En 1933 UEA ne havis delegiton en Bolivio.