Esperanto-movado en Venezuelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Laŭ la Enciklopedio de Esperanto el 1934, pioniro de la Esperanto-movado en Venezuelo estis George O. Messerl en la urbo Porlamar, kie en 1909 estis fondata la unua landa Esperanto-grupo, kiu ricevis la nomon „Progreso“. En 1906 la gazeto „El Dominical“ de Caracas havis Esperanto-fakon, redaktatan de li. En 1910 en San Cristobal aperis gazeto „Anda Lumo“. Laŭ la iniciato de Benito Losada (en la literaturo konata kiel "Paco-Tillero") en 1912 fondiĝiŝ nacia organizaĵo Venezuela Esperanto-Asocio, kiu post kelkaj jaroj de funkciado ĉesis agadi, sed la 27-an de novembro 1974 estis refondita. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 esperantistoj estis en tri urboj, la landa UEA-delegito en 1933 estis en Caracas.

Dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj la agadon aparte partoprenis Octavo de Diego, Fernando de Diego, Manuel Nebra Val, Féliz García Blázquez, Juan Eduardo Bachrich, Lino Moulines, Antonio Lauro, Jorge kaj Esteban Mosonyi, Andres Turrisi kaj Agnes Waldman. Dum tiu tempo ankaŭ aperis ĝia oficiala organo Venezuela Stelo.

Dum la 1980-aj jaroj al la naciaj aktivuloj aliĝis la franca esperantisto Floreal Gabalda kaj lia ĉeĥa edzino Liba Gabalda, kiuj kun Rafael Mejias, Maritza Graziani, Alfredo Portillo, Raymonde kaj Brigitte Clarac aldonis renovigon al la movado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]