Saltu al enhavo

Pioniro de Esperanto

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Esperanto-pioniro)

Pioniro de Esperanto estas persono, kiu en certa lando komencigis la Esperanto-movadon aŭ apartenis al la unuaj esperantistoj, kiuj tiulande disvastigis la esperantismajn ideojn, preparis kursojn kaj lernolibrojn.

  • Antoni Grabowski, polo
  • Richard Geoghegan, anglo
  • Leopoldo Einstein, germanujo, "La unua energia propagandisto de nia afero"
  • Jozefo Wasniewski, polujo, " La simpatian kaj de ĉiuj amatan apostolon de nia afero en Polujo"
  • Wilhelm Heinrich Trompeter, germanujo. "Neniam parolante pri si, postulante por si nenian dankon, li prenis sur siajn ŝultrojn nian tutan aferon, subtenadis ĝin tiel longe, ĝis la nombro de la esperantistoj fariĝis sufiĉe granda, por subtenadi la aferon per fortoj komunaj"

Laŭ la Konstitucio de la Esperanta Civito la 14-a de Aprilo (morto de Lazaro Ludoviko Zamenhof) estas "La Tago de ĉiuj Pioniroj".

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]