Esperanto en Danio (revuo)
| Esperanto en Danio | |
Kovrilpaĝo de Esperanto en Danio, majo 2016 | |
| revuo | |
|---|---|
| Speco | membro-organa revuo |
| Formato | A5 tutkolora |
| Periodeco | 4–5 foje jare |
|
| |
| Lando | |
| Urbo | Kastrup |
| Posedanto | Dana Esperanto-Asocio |
| Publikigisto | DDFO |
| Establodato | 1993 |
| Prezo | (por la membroj) |
| ISSN | 0909-6124 |
|
| |
Esperanto en Danio estas Esperantlingva revuo de la Dana Esperanto-Asocio (DEA). De 1982 ĝis 1994 la revuo nomiĝis “Internaj informoj”, de 1972 ĝis 1981 ĝi nomiĝis “Eĥo”, kaj ekde 1994 havas la nunan nomon. Laŭ la stato de 2020 ĝia redaktoro estis Jens S. Larsen. La revuo ekde 1972 kutime aperis kvarfoje jare, en februaro, majo, aŭgusto kaj novembro, krom en 2009, 2010 kaj 2011, kiam la ritmo estis plialtigita al kvin jaraj eldonoj (januaro, aprilo, junio, septembro kaj novembro, en 2009 plus unu speciala eldono paralele al la kutima en septembro).
Enhavo
[redakti | redakti fonton]Celante la membrojn, la gazeto precipe prezentas informojn pri la funkciado de DEA: jarraportoj, informado pri Esperanto, libroservo, raportoj de la kluboj en Reĝlando Danio, anoncoj de renkontiĝoj.
Pasintaj numeroj rete
[redakti | redakti fonton]En aŭgusto 2020 lastfoje arkiviĝis listo en la asocia retejo pri pasintaj numeroj de aŭgusto 2003 ĝis novembro 2018 en la usona interreta arkivo. Ĉar tamen la ligiloj al la unuopaj PDF-dosieroj kutime ne sukcese arkiviĝis, tiu listo servas nur por dokumentigi ke entute estis eldonoj.
Tamen per detektiva laboro ankoraŭ eblus spuri iujn unuopajn arkivigojn. Ekzemple
