Esperanto kaj Libera Scio
Esperanto kaj Libera Scio (mallonge ELiSo, angle Esperanto and Free Knowledge) estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013[1]. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion[2].
Diferenco inter Vikimedio kaj Vikipedio
Kontraste al vikipediistoj, kiuj precipe kontribuas al Vikipedio, la vikimedianoj organizas movadon iom similan al la Esperanto-movado, kies celo estas disvastigi la uzadon de la vikimediaj projektoj kaj de libersciaj principoj kaj projektoj ĝenerale. Malgraŭ tio, multaj membroj de ELiSo estas samtempe aktivaj vikipediistoj.
Vidu ankaŭ
- Vikipedio:Esperanto kaj Libera Scio (projekta vikipedia paĝo, en kiu la grupo formiĝis)