Esperanto kaj Libera Scio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de Esperanto kaj Libera Scio
Reprezentantoj de ELiSo (Marek Blahuš kaj Michal Matúšov) dum la Vikimedia konferenco 2014 en Berlino

Esperanto kaj Libera Scio (mallonge ELiSo, angle Esperanto and Free Knowledge) estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013[1]. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion[2].

Diferenco inter Vikimedio kaj Vikipedio

Kontraste al vikipediistoj, kiuj precipe kontribuas al Vikipedio, la vikimedianoj organizas movadon iom similan al la Esperanto-movado, kies celo estas disvastigi la uzadon de la vikimediaj projektoj kaj de libersciaj principoj kaj projektoj ĝenerale. Malgraŭ tio, multaj membroj de ELiSo estas samtempe aktivaj vikipediistoj.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj