Linguna
Linguna estas esperantido publikita de la germano Hans Dieter Wilhelm Goeres (=H.Dito Goeres) el Moenchengladbach (=Monachois-Gladbacha) en 1992. Jam de 1978 ĝis 1992, Goeres klopodis plibonigi Esperanton kaj uzis por tiu projekto la nomon "Esperanto Moderna". Linguna celas aspekti pli natureca ol Esperanto. Ekzemple ĝi evitas derivaĵojn tro "krudajn", ekz. tiujn, kiujn la aŭtoro nomas "mal-vortojn" (per prefikso "mal-" formitajn vortojn derivitajn). En Linguna, la finaĵo -a povas indiki kaj adjektivojn kaj feminenajn substantivojn, la lastnomitaj prononcataj per longa -a; la femineno uzataj por virinoj kaj ties nomoj kiel-kaj landnomoj, regionoj, etenditaĵoj; ankaŭ floroj, sciencoj, maŝinoj havas tiun feminen-deklinacion kompare kontraŭ la neŭtra/maskulena deklinacio, kiu iras tiel:
Singularo (m): (G. vira:) homno, homnes, homnim, homnon, instr.: homnom, lok.: homne.
Pluralo (m); homnoi, homnois, homnins, homnoin, instr.: hómnoimy, lok.: hómnoie.
Ĉiuj kazoj povas ankaŭ egalvalore formitaj esti tradicie per prepozicioj, escepte de la nominativo.
Deklinacio ina; singularo: fémina, féminaes, féminaem, féminan, instr. féminaom [ao estas unusola sono de Sveda malhela a°], lok.: féminae; pl.: féminai, féminais, féminaens, féminain, instr.: femínaiom, lok.: femínaie
La German-devenaj vortoj estas elŝanĝitaj per precipe Helenaj, Latinaj, Slavajn radikojn kaj Hindeuropaj pravortoj; ekzemple:
- shranko = armuar, armuaro;
- knabo = paido;
- lerni = apprendi;
- flugi = ópteri;
- ŝteli = furti;
- danko = grácio;
- ŝpruci = shei;
- shpruciĝi = raini;
- sofo = diván, divano;
- fraŭlino = senorita (f);
- fraŭlo = solitejro;
- neksta = ifexa;
- ŝtopi = tvanqi;
- shlosi = clei; ktp.
Por formi adjektivojn el substantivoj krom la ĝisnunaj eblecoj ekzistas aldone pliaj sufixoj (-ala, -osa, -aena, -´-ila, -´-ea, -esca, - écea, -oda, -ana, -oma, -erna, -aea, -ésea, -isma, -iva, -abla, -ebla, -aera, -ula, -anta, -ata, -ita, ktp.)
Estas en Linguna ankaŭ neordinaraj akcentebloj, nome sur la trielastan silabon (fémina (f), última, óptima, accéleri, máchina, fácila, ktp.) respektive sur la lastan silabon: theá, theáes, ... kaj sen nominativa finaĵo ĉe: humanité,humanitea (f); villá, villaò, ktp.).
La literumado ne plu estas kun supersignoj sur konsonantoj, anstataŭ kiuj aplikatas depost longe la serio:
- cz [tS] (esperanta Ĉ);
gj [d3] (e-a Ĝ) (ankaŭ dj kaj ds kiel [d3] okaze); ch [x] (esperanta Ĥ) (kiel Germane bach, loch, fluch); jj (majuskle: Ji) [3] (esperanta Ĵ); sh [S] (esperanta Ŝ); qv [kv]; x [ks, kz, gz]; w (vortkomence kiel [whu].
Oni havas diftongojn: ai, au, ej, ou, uj.
La digramo vokala de "ae" estas sono inter a kaj e;
la digramo de "eu" signas sonon [o/, resp. ö], la vokalo y signas sonon inter u kaj i, kiel Turka/Germana ü, resp. Franca u.
Litero k malaperis per c (ca,co,ceu,cu) [k], ankaŭ: cr, cl, cn; kaj per q (qe,qae,qi,qj,qy).
Por eviti disfalon de la lernado de l' lernantoj enlernejaj pro aliaj lingvoj, kaj pro garantii rekoneblon de la radikoj, la konsonant-duobligoj radikaj en la fontolingvoj de iuj Esperantovortoj estas konservataj depost 1992:
Tial: officejo, apprendi, offendi, splitti, bella, glitti, Finna, czarro, affecto, commenci, commento, null, ordonni, denna, sacco, communa, secca, molla, tyrann,tyranno, diffícila, affaera (f), flammo ktp.
La konjugacio havas kelkajn formojn pli: -ams = ni ..-as; vi ..-az = vi ..-as (plurale), illi/illae ..-az = ili ..-as.
Same en ĉiuj tempoj: -ims, -iz; -oms, -oz
kaj modoj: --ums, -uz; -´-yums, -´-yuz
La personaj pronomoj estas:
mi, dzi, li/shi/id/to, oni; {to = li aŭ ŝi, ri, kiam nesciate; id anstataŭas "ĝi"}; plurale: ni, vi, illi/illae. Transitivigo restas per sufikso –igi , Kaŭzativo esprimatas per sufikso helen-devena –yni .
La konjugaci-tempoj iras per infiksa vokalo asub suprenomitaj –s, -ms, -z en prezenco,
per infiksa vokalo o sub –s, -ms, -z en futuro, per infiksa vokalo i sub –s, -ms, -z en preterito. Prezencaj unua-person-finaĵoj estas en singularo –ym, en pluralo –ams. Perfekto estas per infikso –uv- ; do czangji : czangjuvym, czangjuvas; czangjuvams, czangjuvaz . (= estas ŝanĝintaj).
Pasivo estas pleje Grabovskia, t. e. per finaĵoj post la participoj signante dinamikon. Statikaj estas la formataj per participo plus formoj de „esti“.
La prepozicio post pasivo estas „di“, kontraue al „de“ en ĉiuj aliaj aplikoj. –
Novaj prepozicioj estas aldonitaj (ekzemple: migau, dra, hypo, hyper, anau, catau, dre, parau, versau, epí, dal, ktp.)
La verbo „esti“ prezence estas: szum, est, est; szoms, staz, szon.
En imperfekto: eram, eras, era; erams, eraz, eran. (=estadis).
En Perfekto: fuvym, fuvas; fuvams, fuvaz.
La verbo „iri“ prezence iras tiel: vam, vas, va; vams, vaz, van .
Per tio la pli frekvente uzataj aperaĵoj nun havas pli detalan kaj pli precizan formon.
Deklinataj estas la pronomoj (tute naturale, laŭ maksimumo de rekoneblo internacionala) jene:
- mi, mies, me, min—mia
- dzi, tues, tu, dzin—tua
- li, lies, luj, lin—lia
- shi, shies, sher, shin—shia
- to (= li aŭ ŝi, ri), toes, toj, ton—toa
- id, ées, ei, djin—ea
- oni, ónies, onu, onin—ónia
- ni, nostres, nu, nin—nostra
- vi, vestres, vu, vin—vestra
- illi/illai, lores, illur resp. leur, illin/illain – lora
- si, sues, su, sin—sua (refleksiva).
Ekzistas ankoraŭ pliaj detaloj pri Linguna, czi tie ne menciitaj.
Specimeno:
- Por comprenyni sin, esti audata, povi communiqidsi cai discuti edí solvoin trovi al problemoi, faltas parli, legi ac scribi, tio est apprendi Línguain, noá ímeas da illi multai. Oni devas teni unu por cziuj homnoi, unu ideman, certe en tio la áliain ne neglectante, sed besonjams Línguan communan, fácilan, neutralan : ce tio est Linguna, succedanto al Esperanto depost 1992.
Gramatiko
[redakti | redakti fonton]Linguna celas aspekti pli nature ol Esperanto. Ekzemple ĝi evitas tiujn, kiujn la aŭtoro nomas "mal-vortoj" (vortoj derivitaj per prefikso mal-). En Linguna, la finaĵo -a povas indiki kaj adjektivojn kaj inajn substantivojn, la lastnomitaj prononcataj per longa -a. Linguna ankaŭ havas nefiksitan akcentregulon, do la akcento povas esti sur la trielasta silabo (fémina, última, óptima, fácila ktp.) aŭ sur la lasta silabo (ekz.: theá, villá, villaò ktp.). La kaŭzo estas plia proksimeco al la lingvoj romiidaj kaj la helena, kies akcentojn ĝi pli respektas ol Esperanto.
La german-devenaj vortoj estas pleje anstataŭigitaj per precipe grekaj, latinaj, slavaj radikoj kaj hindeŭropaj pravortoj, ekzemple:
Esperanto | Linguna |
---|---|
ŝranko | armuar, armuaro |
knabo | paido |
lerni | apprendi |
flugi | ópteri |
ŝteli | furti |
danko | grácio |
ŝpruci | shei |
sofo | diván, divano |
fraŭlino | senorita |
fraŭlo | solitejro |
neksta | ifexa |
ŝtopi | tvanqi |
ŝlosi | clei |
La konjugacio variigas la verbojn laŭ la persono:
laudym, laudas, laudas, laudams, laudaz, laudaz
Perfekto definitiva:
lauduvym, lauduvas, lauduvas; lauduvams, lauduvaz, lauduvaz
La formoj per -int- restas kiel tiuj per -ant- kaj -ont- sole aspektaj: laudantas (= estas tiutempe dumlaŭdanta)
Futuroj prompta kaj nepra estas aparte, krom la per -os, jena:
laudebr, laudebr, laudebr; laudebrem, laudebrez, laudebrez
La verbo 'esti' estas naturece malregula en imperfekto kaj en futuro kiel en perfekto definitiva/akomplita:
Fut.: seré, serás, será; seráms, seráz, serán.
Imperfekto: eram, eras, era; erams, eraz, eran (= estadis).
Perfekto definitiva: fuvym, fuvas, fuva; fuvams, fuvaz, fuvaz.
La influo romianida estas klara.
La infinitivo kun aktivaj participoj kaj kun verb-adjektivoj estas per -ejn: (devena de la helena):
laudantejn, laudadejn, laudintejn, lauduvejn/lauduvi
La infinitivo kun pasivaj participoj estas per "-ir":
laudatir, laudotir, laudutir, lauditir (Tio havas iun reminiscencon kun la latina). Grabowski uzis: laŭdati, laŭditi, ktp. -
La modoj estas jenaj: laudu (egala ĉe ĉiuj personoj por volitivo);
imperativo tamen: laudu ! kaj plurale: laudud ! (Helene estas -ou, -oute) -
La kondicionalo estas per -us, -us, -us; -ums, -uz, -uz -
La eventualiso aŭ potencialiso estas proparoksitonaj:
láudyus, láudyus, láudyus; láudyums, láudyuz, láudyuz - Ĝi estas aplikata kiel en multaj lingvoj, inter ili la romianidaj, por substreki la necertecon, la iometan dubon, akcentatan eventualecon.
Krom tio ekzistas en Linguna la konjunktivo de la opinio fremda/malpropra, al raportado de alies vidpunkto ktp., tio formitas per postmeto de fina '-u' malantaŭ (arrier) la verbofinaĵo:
láudissu, láudissu, láudissu; láudimssu, láudizu, láudizu
La participoj estas krom la ĝisnunaj per -ant-, -int-, -ont-; -at-. -it-, -ot; -unt-, -ut- ankaŭ jenaj: futurece ekspektata -antur-a, -atur-a, -itur-a .
Plia verb-adjektivo estas per -abla por esprimi la aktivan pretecon al io, kaj per -iva la aktivan kapablon al io, kaj per -ativa la pasivan farateblon; (-ebla, -inda, -enda restas kiel ĝis nun).
La kaŭzativo per -ig- restriktatas sole al verba transitivigo de adjektivoj kaj substantivoj; por esprimi la farigon al alia persono oni uzas la kaŭzativon helenan per -yn- : mortigyni (= mortig-igi), laudyni = igi ke iu laŭdas iun.
La aŭtoro multajn jarojn studadis lingvojn diversajn, precipe naŭ jarojn la latinan kaj kvin jarojn la helenan, krom tio plurajn jarojn la bulgaran, hispanan, francan, anglan, li estas tradukisto. La plibonigo de Esperanto estis forte sentata absolute necesa, kaj oni ne povas renkonti al la nulkapuloj per primitivigo de la lingveco de Esperanto, sed kontraŭe devis ĝin levi sur pli altan ŝtupon. -
Vidu pri tio kaj plio la plenan gramatikon "grammática completa de Linguna" jam ekde 1992, vd. Google-konton de la blogoj (http://grammatica-completa-de-linguna.blogspot.com), kie troveblas krom tio tuta serio de blogoj pri Linguna. Ĝi estas verkita rekte en Linguna, ĉar ĉiu ĝin komprenas senpere, kun garantio pli bone ol se ĝi estus verkita en Esperanto.
Specimeno
[redakti | redakti fonton]Por comprenyni sin, esti audata, povi communiqidsi cai discuti edí solvoin trovi al problemoi, faltas parli, legi ac scribi, tio est apprendi Línguain, noá ímeas da ili multai. Oni devas teni unu por cziuj homnoi, unu ideman, certe en tio la áliain ne neglectante, sed besonjams Línguan communan, fácilan, neutralan : ce tio est Linguna, succedanto al Esperanto Moderna depost 1992.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]((el)) Grupo de Linguna