Espero (emocio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
"La Espero" fare de Pierre Puvis de Chavannes, Francio, 1872

Espero estas pozitiva emocia sinteno je la ebleco de pozitivaj rezultoj sen vera certeco. Tiu deziraĵo povas esti certa okazaĵo aŭ baza stato. Homo esperanta kondutadas pozitive rilate al sia ekzisto. Espero povas esti akompanata de timo kaj malkvieto, ne atingi la dezideratan. Kontraŭe al espero staras malespero, senespero, rezigno kaj depresio.

Laŭ kristana doktrino espero estas unu el la tri kristanaj Enverŝitaj Virtoj: kredo, amo kaj espero. Ĝi estas, laŭ kristanismo, certeco pri sia objekto (tiel difinita ĝi estas pli stato de la menso ol emocio) akompanata, tamen, de necerteco pri ĝia atingo pro la ebla miskonduto de la kredanto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • [1] Katekismo de la Katolika Eklezio
  • Spe salvi (savitaj per la espero, enciklido de Benedikto la 16-a [2]
  • L'uomo e la speranza, AA.VV., Armando Editore, 2010. (En la verko estas esplorataj la diversaj aspektoj de la ESPERO pere de la analizo pri la plej signifaj spacoj de la scio. Laŭ Marko Bersarelli, unu el la kompilitoj, la espero en la scienco, por esti solida, devas apogiĝi sur fakto certa, agnoskante la realon kiel bonon kaj kiel donacon. Por la literatura medio, Franco Nembrini analizas la enhavojn de la espero kiel certeco de la estonta gloro, eltiritajn el la karakterizoj de la Paradizo. La espero laŭ ĝia rilato kun la libero konstituis, laŭ kristanoj de la malkonsento, la okazon por ekzerci la inteligenton, la karakteran forton, la homan inventemon, kiel klarigas Maria dell’Asta. En la arto, fine, Gloria Riva montras, pere de pentraĵoj de Fetting, Magritte, Van Goĝ, Bosch, Caravaggio, Koder, kiel la homo estas radikita en la espero).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]