Essey-et-Maizerais
| Essey-et-Maizerais | ||
| komunumo | ||
Preĝejo sankta Marteno de Essey
| ||
|
||
| Oficiala nomo: Essey-et-Maizerais | ||
| Ŝtato | ||
|---|---|---|
| Regiono | Loreno | |
| Departemento | Meurthe-et-Moselle | |
| Kantono | Thiaucourt-Regniéville | |
| Arondismento | Toul | |
| Interkomunumreto | Chardon lorrain | |
| Rivero | Rupt-de-Mad | |
| Situo | Essey-et-Maizerais | |
| - koordinatoj | 48° 55′ 12″ N 05° 48′ 42″ O / 48.92000 °N, 5.81167 °O (mapo) | |
| Plej alta punkto | ||
| - alteco | 286 m s. m. | |
| Plej malalta punkto | ||
| - alteco | 213 m s. m. | |
| Areo | 13,02 km² (1 302 ha) | |
| Loĝantaro | 391 (2009) | |
| Denseco | 30,03 loĝ./km² | |
| Urbestro | Brigitte Brabant | |
| Horzono | MET (UTC+1) | |
| - somera tempo | MET (UTC+2) | |
| Poŝtkodo | 54470 | |
| INSEE | 54182 | |
|
Situo de Essey-et-Maizerais enkadre deLoreno
| ||
| Retpaĝo: Essey-et-Maizerais en Chardon lorrain | ||
| Laŭloka nomo : Acaciens | ||
Essey-et-Maizerais estas franca komunumo en la departemento Meurthe-et-Moselle kiu troviĝas en la regiono Loreno.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Essey-et-Maizerais situas en plataĵo de Haye apud la artefarita lago Madine. La rivero Rupt de Mad trafluas tra la komunumo. Oni trovas ankaŭ la arbaron Mort-Mare.
Essey-et-Maizerais enhavas la vilaĝon Essey kaj la vilaĝeton Maizerais.
Oni kultivas tie tritikon, hordeon kaj kolzon. Ĝis la 19-a jarcento oni kultivis tie viton.
Tie estas grava centro por la sekureco de landanaro ("établissements de soutien opérationnel et logistique") kaj lernejo por malministoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]
La unua mencio pri Essey okazis en 846 en formo "Villa Aciaco" kaj la unua mencio pri Maizerais okazis en 895 en formo "Capella Masiriaci".
Essey-et-Maizerais datiĝas de 1790. Antaŭ 1790, estis du komunumoj Essey kaj Maizerais.
Dum la unua mondmilito la vilaĝo de Maizerais estas detruita. Ĝi ne estis rekonstruita.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]
La preĝejo Sankta Marteno ĉe Essey enhavas vitralojn de Jacques Grüber.
La preĝejeto Sankta Gibrien ĉe Maizerais estis konstruita en blokhaŭso de la unua mondmilito.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Jean Forget, unua kuracisto de Karlo la 4-a duko de Loreno, aŭtoro de Artis signatae designata fallacia sive de vanitate signaturarum plantarum.
- Clément Rouyer hortikulturisto.
Esperanta vivo
[redakti | redakti fonton]Okaze de la eŭropaj balotoj en 2004, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 1 voĉdonon (1,06%).
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- (2010) Un terroir lorrain à l'ouest de Thiaucourt.



