Estona Piedpilka Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Estona Piedpilka Asocio
federacio de futbalo • sport-rega organizaĵo
Komenco 1921 vd
Lando(j)  Estonio
Sidejo Talino
Ĉefestro(j) Aivar Pohlak vd
Membro de FIFAUEFA vd
Posedatoj nacia futbala teamo de Estonio • areno A. Le Coq • virina nacia futbala teamo de Estonio • vira sub-21-jarula futbala teamo de Estonio • estonia nacia futbala teamo de viraj sub-23-jaruloj • estonia nacia futbala teamo de viraj sub-19-jaruloj • Estonia nacia teamo de plaĝa futbalo vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo non-profit association
vdr

La Estona Piedpilka Asocio, estone Eesti Jalgpalli Liit, estas la nacia futbala asocio en Estonio, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1921. La asocio interalie ekde la jaro 1992 organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, la tielnomata Majstra Ligo - estone Meistriliiga. La ĉampiono en 2023 estas la klubo FloraFlora Tallinn, kiu ankaŭ plej ofte en la historio ĉampionis - laŭ la stato de 2023 entute 14-foje.