Estona Sav-Komitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Estona Sav-Komitato (estone: Eestimaa Päästmise Komitee/Päästekomitee) - plenuma organo de estona asembleo Maapäevu, kiu proklamis Estonan Deklaracion de Sendependeco.

La komitato estis kreita la 19-an de februaro 1918 en situacio de retiriĝado de rusaj trupoj el Estonio kaj okupado de la estona teritorio flanke de germanaj trupoj. La Komitato ankaŭ estigis Estonan Provizoran Registaron, kiu regis de la 24-a de februaro 1918 ĝis la 8-a de majo 1919.

Membroj de la Komitato iĝis Konstantin Päts, Jüri Vilms kaj Konstantin Konik. La komitato proklamis la 24-an de februaro 1918, pretigitan de Maapäev, sendependec-deklaracion de la lando, komence neagnoskitan flanke de Germanio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]