Riverbuŝo de Onubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Estuaro de Onubo)
Bordo de la Ría de Huelva (Riverbuŝo de Onubo) en la loko konata kiel Punta del Sebo.
La ría ĉe Punta Umbría nur centojn da metroj antaŭ ties marenfluo.

La Estuaro de OnuboRiverbuŝo de Onubo estas estuaro kiu troviĝas en la sudo de la provinco de Onubo; ĝi etendas inter la lokoj de Huelva, Punta Umbría kaj Palos de la Frontera (Hispanio), formita de la kunfluo de la riveroj Odiel kaj Tinto kaj ricevanta la ĉiutagan akvon de la Atlantika Oceano.

Ĉe ĝiaj bordoj troviĝas la urbo de Huelva, la Monaĥejo de La Rábida de Palos de la Frontera, Punta Umbría, la Haveno de Onubo kaj la Kemia Poluso. Ene de la media naturo estas gravaj la malgrandaj insuloj de Enmedio, Saltés, de la Azeno, Bacuta, de la Leporo (katalogitaj de la Junta de Andalucía kiel Integraj Rezervoj) kiu laŭigas la Naturan Lokon de Marmarĉoj de Odiel[1] kaj la diversaj bordoj de la zono. De arkeologia graveco estis la trovo komence de la 1920-aj jaroj en ties akvoj de la nomita "Deponejo de la Estuaro de Huelva" datita en la 1.000 a.K.[2] de diversaj objektoj datitaj en la bronzepoko aŭ tiu de la 1970-aj jaroj de figuretoj reprezentantaj la diaĵoj siriaj nome Reŝefo kaj Anatho.[3]

Pro la fraĝila situacio pro drasta media poluado fare de la entreprenoj de la Kemia Entreprenarejo diversaj asocioj petas la forigon de tiuj entreprenoj kaj la rekuperadon de la ría.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [https://web.archive.org/web/20120412182606/http://www.juntadeandalucia.es/SP/AJ/CDA/Ficheros/Leyes/Ley_12-1984.pdf Arkivigite je 2012-04-12 per la retarkivo Wayback Machine Leĝo 12/1984, de 19a de oktobro, de deklaro de Marmarĉoj de Odiel kiel Natura Loko kaj de la Insulo de Enmedio kaj la Marmarĉo de la Azeno kiel Integraj Rezervoj, konsultita la 14an de aŭgusto de 2008, Junta de Andalucía, 1984. PDF.
  2. [Arte e historia. Depósito de la ría. http://www.artehistoria.jcyl.es/histesp/obras/17883.htm Arkivigite je 2010-03-27 per la retarkivo Wayback Machine]
  3. [Ocenidas. Restos arqueológicos sumergidos en la Ría de Huelva, tal vez. 2005 http://www.oceanidas.net/blog/2005/11/29/restos-arqueologicos-sumergidos-en-la-ria-de-huelva-tal-vez/ Arkivigite je 2007-07-16 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 13an de aŭgusto de 2008]
  4. [Novagentejo EFE. Mesa de la Ría pide a Castillo que diga "qué plan tiene para el cese de vertidos, su retirada y recuperación" http://www.europapress.es/andalucia/noticia-huelva-mesa-ria-pide-castillo-diga-plan-tiene-cese-vertidos-retirada-recuperacion-20080722123757.html Konsultita la 13an de aŭgusto de 2008]