Punta Umbría

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Punta Umbría
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Provinco Onubo (Huelva)
Komarko Urba komarko de Onubo
Poŝtkodo 21100
Retpaĝaro www.ayto-puntaumbria.es
Politiko
Urbestro Gonzalo Rodríguez Nevado (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 14 714  (2010)
Loĝdenso 387,21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 11′ N, 6° 58′ U (mapo)37.182222222222-6.9669444444444Koordinatoj: 37° 11′ N, 6° 58′ U (mapo) [+]
Alto 6 m [+]
Areo 38 km² (3 800 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Punta Umbría (Andaluzio)
Punta Umbría (Andaluzio)
DEC
Punta Umbría
Punta Umbría
Situo de Punta Umbría

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Punta Umbría [+]
vdr
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Punta Umbría estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio.

Nune Punta Umbría prezentas bildon tre diferencan el tiu kiun vidis la angloj, de kies esto restis singulara arkitekturo de lignaj domoj kie somerumis ili kaj kiuj nun estas konataj kiel "casas de los ingleses" (domoj de la britoj). Unu de la turismaj allogaĵoj de la urbo estis precize dommuzeo [1] Arkivigite je 2008-05-01 per la retarkivo Wayback Machine kie oni rekreas la vivstilon de la britoj en tiu zono de Andaluzio fine de la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a jarcento.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Puntaumbrieños. La censita populacio en 2010 estis 14 714 loĝantoj kaj la denseco estas 387,21 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Punta Umbría estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Urba komarko de Onubo en la suda parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 7 m; je 21 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 38 km². La geografiaj koordinatoj estas 37°10′N 6°57′Ok.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo, fiŝkaptado kaj brutobredado tradicie. Lastatempe ĉefe turismo kaj fiŝkaptado, sed ankaŭ iome agrikulturo de irigacio.

Punta Umbría posedas unu el la flotoj fiŝkaptaj pli gravaj de la provinco, kaj la haveno, inkludita ene de tiu de Onubo, malŝarĝas ĉiujare pli de 900.000 kg de fiŝo. La dua rimedo en graveco estas la turismo, bazita en granda procento sur la dua hejmo de multaj foranoj. Krom la preskaŭ 70.000 novaj loĝantoj de la somera epoko, la teritorio ricevas la amasan venon de kiuj venias al ĝiaj strandoj por pasi tagon de amuzo kaj senokupeco.

Ĉiujare oni celebras fojrojn pri marfruktoj, sendependeco, kaj urba kaj plaĝa mebladoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Apartenanta al la urba teritorio de Cartaya, ĝis ties apartigo en la 1960-aj jaroj estis "remalkovrita" en la antaŭa jarcento de la anglaj entreprenistoj de la Rio Tinto Company Limited, kiuj igis ĝin somera ripozejo. Nune Punta Umbría prezentas bildon tre diferencan el tiu kiun vidis la angloj, de kies esto restis singulara arkitekturo de lignaj domoj kie somerumis ili kaj kiuj nun estas konataj kiel "casas de los ingleses" (domoj de la britoj). Unu de la turismaj allogaĵoj de la urbo estis precize dommuzeo [2] Arkivigite je 2008-05-01 per la retarkivo Wayback Machine kie oni rekreas la vivstilon de la britoj en tiu zono de Andaluzio fine de la 19a jarcento kaj komence de la 20a jarcento.

Punta Umbría kaj pli konkrete El Portil (apartenanta al la urba teritorio de Punta Umbría), ludis gravan rolon en ŝlosila fazo por la venko alianca en la Dua Mondmilito, kiel simile okazis ĉe la Tago-D (6-a de junio de 1944, la Elŝipiĝo de Normandio); temas pri historiaĵo kiun tre malmultaj homoj konas kvankam ĝi estas perfekte dokumentita:

Punta Umbría.

La viro kiu neniam ekzistis[redakti | redakti fonton]

William Martin (r.i.p.) (1943): Operaco Mincemeat.

Spite tio indikita sur sia tombo en la tombejo de Onubo tiu persono ne ekzistis reale. La kreado de ties identeco estis ruzaĵo de la brita kontraŭspionado por kredigi ke la tuja alianca invado el norda Afriko ne okazos tra Sicilio. La korvetkapitano Ewen Montagu, de la sekreta ŝiparservo de Anglio, estris la Operacon Mincemeat. Por tio ili uzis la mortintan korpon de junulo, kies identeco kiel oficiro Martin abundis pri ĉiutagaj detaloj kiuj klopodis esti konvinkigaj. Inklude foton dediĉitan de supozata fianĉino Pamela, kvitancon pri promesringo, kinbiletoj de ĵusaj londonaj spektakloj, realaj telefonnumeroj... La kadavro estis transportita en frosto per brita submarŝipo kaj abandonita ĉe la hispana marbordo, kie trovis ĝin en la zona konata kiel El Portil, fiŝkaptisto de Punta Umbría kiu avertis la aŭtoritatojn de la epoko (frankisma reĝimo), kiuj siavice avertis la germanan spionadon. La nekropsio indikis morton pro dronado probable pro faligo de aviadilo fare de la germana kanonado el la nordo de Afriko. La dokumentoj enhavataj en valizeto ligita al lia pulso priskribis falsajn planojn de alianca atako kiuj sukcesis trompi la hitleranojn ke la aliancana invado okazos tra Sardio kaj grekaj insularoj. La grava movo de germanaj trupoj helpis signife la sukceson de la vera elŝipiĝo tra Sicilio.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Estas deviga pasejo por miloj da migrantaj birdoj. Ĝi loĝigas 30 % de la eŭropa populacio de la Eŭrazia plataleo (Platalea leucorodia). Estas ankaŭ Griza ardeo (Ardea cinerea), Purpura ardeo (Ardea purpurea) kaj Marĉa cirkuo (Circus aeruginosus). Dum vintrumado koncentriĝas miloj da akvobirdoj, elstarante granda nombro de Flamengoj, ĉirkaŭ dumil. Okaze observeblas la Nigra cikonio (Ciconia nigra), la Bruna ibiso (Plegadis falcinellus) kaj la Griza gruo (Grus grus).

Krom birdoj videblas la rara kameleono (ĉe sablejoj de insuloj Saltes) kaj la Iberia linko (Lynx pardinus) (en la arbara zono Campo Común). Mare kaj foje eĉ el la marbordo videblas la komunaj delfenoj.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

En la sablaj ekosistemoj de la humidejoj kreskas la tamariko (Tamarix canariensis), la sabla junipero (Juniperus phoenicea), kverkoj (Quercus coccifera), la lentisko (Pistacia lentiscus), la cisto (Cistus salviifolius), aliaj cistaĵoj (Halimium halimifolium), kaj la Oficina rosmareno (Rosmarinus officinalis). Ĉe malaltaj marmarĉoj aperas la specioj Spartina maritima kaj Salicornia ramosissima. Ĉe la altaj marĉoj la Arthrocnemum macrostachyum kaj la singulara Spartina densiflora. Ĉe la rojoj kaj lagunetoj de la periferio disvolviĝas humideja vegetaĵaro kiaj junkoj (Juncus acutus kaj Juncus maritimus), tifaoj (Thypha dominguensis) kaj tamarikoj (Tamarix canariensis) ĉefe.

Plaĝoj[redakti | redakti fonton]

La plaĝoj de Punta Umbría estas etendaj, larĝaj kaj ofte puraj. La turistoj elektis ilin kiel ripozejo. Ili estas tre urbanizataj, sed ankaŭ ĝuas servojn kaj infrastrukturojn. Ili havas restoraciojn, trinkejojn kaj similaĵojn. Eblas praktikado de akvaj sportoj. Ĝi ricevis bluan flagon de la Eŭropa Unio. Ili estas facile atingeblaj eĉ per aŭto.

Ĉefaj plaĝoj estas la jenaj:

  • El Portil: post El Rompido kaj sekve la ŝoseon direkte al Punta Umbría, ĉe la urbanizaĵo El Portil. Kelkaj alirejoj al la plago tra la urbanizaĵo.
  • La Bota: Tre etenda kaj taŭga por promenado. Facila aŭtohaltejo laŭlonge. Kanfiŝkaptado fare de lokanoj.
  • Los Enebrales: Antaŭ Punta Umbría, ankaŭ etenda, kun karaktera deklivo meze de la plaĝo.
  • Matanegra: Sekvo de la plaĝo de la Bota, Kanfiŝkaptado.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Estas naturaj lokoj protektitaj: nome la Laguno de El Portil, la Natura Loko de Enebrales de Punta Umbría kaj la Marmarĉoj de Odiel, natura loko deklarita de Unesco kiel Rezervejo de la Biosfero en 1983.

  • Kiel en aliaj lokoj de la andaluza marbordo, en Punta Umbría konstruiĝis vigloturon nune konata kiel Torre AlmenaraTorre Umbría. Ĉirkaŭ 1577 la reĝo Filipo la 3-a konstruigis ĝin ĉe la maro, por vigligi la marbordo kaj eviti malagrablan surprizon pro atako de maŭraj piratoj. Estis tie malgranda soldataro kaj malgranda vilaĝo de fiŝkaptistoj. La Turo estas la plej grava monumento de Punta Umbría, prezidas ties blazonon, farata de la pentristo Pedro Gil Mazo, kaj estas simbolo karakteriza de la vilaĝo.
Turo de la 17a jarcento. De 15 m de alto, la Torre Umbría estis konstruigita de la reĝo Filipo la 3-a kaj estis finita en 1614. Aktuale ĝi estis rekonstruita.
  • La Casa Museo de los Ingleses (Dommuzeo de la Angloj) ŝajnigas la reprodukton de unu el la malnovaj anglaj loĝejoj ĉe la strando kaj ĝi havas la celon povi montri al la vizitanto la radikojn de Punta Umbría ĉe la alveno de la unuaj turistoj, devenaj de Anglio. La projekto plenumiĝas per la amuzaĵo de ĉi tiuj koloniaj konstruaĵoj, kiuj montriĝas tra la meblaro de siaj salonoj kaj la aŭdovida materialo instalita en la muzeo.
  • La monumento Punta Umbría al siaj maristoj, verko de la skulptisto José Martín Lagares, estas kreaĵo en kiu fiŝisto tenas la ankron de la radikoj de la vilaĝo, dum alia reprenas la retojn kaj rigardas al la estonteco, ĉiam sub la atenta rigardo de la virino, kiu atendas kun imago de Virgulino. Sur bazo de tri metroj staras ĉi tiun skulptaĵo de bronzo kiu superas la du metrojn, kaj totale kvin.
  • Alia publika skulptaĵo estas la nomita Loko de renkonto kun la maraj vortoj, kreita de la artisto Fernando Bono. Ĉi tiu salutas al la maro kaj al la estuaro de la loko en la Placo de la Canaleta. La monumento estas formita de muro de ses metroj de diametro en kiu aperas skribitaj iuj terminoj ligitaj al la maristoj, al ties sentoj, ties iloj kaj taskoj. En la centra parto de la komponaĵo estas granda maso de ses metroj de alteco, formita de metala strukturo de ruĝeta koloro kaj, sub ĉi tiuj du elementoj, surfaco instalita sur la planko de sep por sep metroj, kiu lasas vidi inter reliefoj fiŝojn de malsamaj grandecoj inter kiuj la spektanto povas vagi libere.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]