Urba komarko de Onubo
La Urba komarko de Onubo aŭ Urba komarko, hispane Comarca Metropolitana de Huelva, estas komarko hispana situa en la sudo de la provinco de Huelva, en Andaluzio. Ĝi situas inter Andévalo (norde), la Graflando (oriente) kaj la Okcidenta Marbordo (okcidente), krom la Atlantika Oceano (sude).
Ĝi enhavas la municipojn de Aljaraque, Gibraleón, Huelva, Moguer, Palos de la Frontera, Punta Umbría kaj San Juan del Puerto.
Temas pri komarko kiu enhavas la grandan trafikon al la urbo Onubo, la danĝeregan problemon de la poluado el ties industria zono kaj agrikulturan areon de najbaraj tipaj vilaĝoj.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Aliaj komarkoj de la provinco de Onubo estas la jenaj:
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Artikolo en ĵurnalo Huelva Información: El Área Metropolitana ha aumentado sus habitantes cuatro veces más de lo previsto (22/10/2007)[rompita ligilo]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
|