Sierra de Aracena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sierra de Aracena
Komarko
comarca of Andalusia [+]

LandoHispanio
RegionojAndaluzio, Huelva

Supermara alteco962 msnm [+]
- koordinatoj38° N, 7° U (mapo)37.93458596-6.62813851Koordinatoj: 38° N, 7° U (mapo)


Sierra de Aracena (Tero)
Sierra de Aracena (Tero)

Sierra de Aracena (Andaluzio)
Sierra de Aracena (Andaluzio)
DEC

Map
Sierra de Aracena
Vikimedia Komunejo:  Sierra de Aracena [+]
vdr
Sierra de Aracena norde de la provinco de Onubo kaj okcidente de la regiono Andaluzio en Hispanio

La Sierra, Sierra de AracenaSierra de Onubo estas komarko hispana situa en la nordo de la provinco de Huelva, en Andaluzio. Ĝi situas okcidente de Sierra Morena. Karakteras pro montararbara pejzaĝo, abunda pluvo kompare kun najbaraj regionoj, milda klimato, naturaj vidindaĵoj kaj grava kultura heredaĵo. La plej tipa produktado estas brutobredado de porko en malferma arbaro de anzinoj kaj aliaj kverkoj kaj ties produktaĵoj.

Ĝi enhavas la municipojn de Alájar, Almonaster la Real, Aracena, Aroche, Arroyomolinos de León, Cala, Cañaveral de León, Castaño del Robledo, Corteconcepción, Cortegana, Cortelazor, Cumbres de Enmedio, Cumbres de San Bartolomé, Cumbres Mayores, Encinasola, Fuenteheridos, Galaroza, Higuera de la Sierra, Hinojales, Jabugo, La Nava, Linares de la Sierra, Los Marines, Puerto Moral, Rosal de la Frontera, Santa Ana la Real, Santa Olalla de Cala, Valdelarco kaj Zufre.

Ĝi limas oriente kun la provinco de provinco de Sevilla, sude kun la komarkoj de la Mineja Zono kaj Andévalo, okcidente kun Portugalio kaj norde kun Ekstremaduro.

Ene de la komarko de la Sierra de Aracena situas la Natura Parko de Sierra de Aracena kaj Picos de Aroche kun interesa faŭno kiel lutro, vulturoj, nigra cikonio ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj komarkoj de la provinco de Onubo estas la jenaj:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]