Eszter Kokas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eszter Kokas
Persona informo
Naskonomo Kokas Eszter
Naskiĝo la  20-an de novembro 1903(nun 1903-11-20)
en Hungario Körmöcbánya (Hungara reĝlando)
Morto la 12-an de septembro 1994
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Familio
Frat(in)o Klára B. Kokas
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Eszter Kokas [ester kokaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kokas Eszter estis hungara kuracisto, fiziologo. Ŝia fratino estis Klára B. Kokas.

Eszter Kokas naskiĝis la 20-an de novembro 1903 en Körmöcbánya (Hungara reĝlando, nuntempa Kremnica en Slovakio), ŝi mortis la 12-an de septembro 1994 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Eszter Kokas frekventis gimnazion en Győr, poste ŝi akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Tisza István en 1927. Tiutempe ŝi plulernis aŭ esploris en Berlino (1926, 1931), Lausanne (1927, 1929), Parizo (1929). En 1936 ŝi ricevis stipendion en Londono. En 1939 ŝi iĝis nedeklarita privata profesoro en Scienca Universitato Pázmány Péter, inter 1939 - 1943 ŝi laboris en fiziologia instituto en Budapeŝto, fine ŝi laboris jaron en ministerio. Dum la komenciĝanta socialismo ŝi trovis sin en listo de malamikoj, ŝi estis nur instituta instruisto. En 1951 ankaŭ tiu titolo estis reprenita, ŝi povis labori en ordinara kuracejo, inter 1954–1960 en instituto pri tuberkulozoj. En 1956 pro la politika mildiĝo ŝi kandidatiĝis.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Lép és csontvelő extraktumok haemolytikus és haemopoetikus hatásáról (1926)
  • The Effect of Activation of Villikinin on the Glucose Absorption from the Intestine (kun György Ludány, 1938)
  • A bélbolyhok mozgásáról (1955)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.