Eszter Réthy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eszter Réthy
Persona informo
Naskonomo Riedler Ibolya
Naskiĝo la  22-an de oktobro 1912(nun 1912-10-22)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 28-an de januaro 2004
en Aŭstrio Vieno (Aŭstrio)
Tombo Neustifter Friedhof
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Eszter Réthy [ester rEti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Réthy Eszter estis hungara operkantisto, (soprano). Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Riedler Ibolya, ŝia nomo laŭ germana ortografio estis Esther Rethy, ŝia geedziĝa nomo (same hungare) estis Imre Vincéné.

Ibolya Riedler [1] naskiĝis la 22-an de oktobro 1912 en Budapeŝto, ŝi mortis la 28-an de januaro 2004 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Eszter Réthy studis en Muzikakademio de Budapeŝto de Béla Szabados. Ŝi debutis en 1933 en Reĝa Operejo de Budapeŝto, iom poste ŝi iĝis ordinara membro de la Operejo. En 1934 ŝi edziniĝis kaj naskis dufoje. Ekde 1937 ŝi kantadis en Viena Ŝtata Operejo, sed en la teatra jaro 1942 denove en Operejo de Budapeŝto, poste kiel gasto en 1959, 1960, 1965. Ŝi havis sukcesojn ne nur en Vieno, sed ankaŭ en Festivalo de Salcburgo, Bregenz, Munkeno, Bruselo, Svislando, Turkio. Ŝi instruis en konservatorio en Vieno kaj en Muzikakademio de Budapeŝto. Ŝi ricevis aŭstrajn kaj hungaran premiojn.

El ŝia repertuaro[redakti | redakti fonton]

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Szerelmi álmok (1935, hungara-germana-aŭstra filmo) – operkantistino
  • Estélyi ruha kötelező (1942) – Sylvia Romain (kantistino)
  • Seniorenklub (1970, aŭstra televizia serio)
  • Oper gegen Operette (1966)

Fontoj[redakti | redakti fonton]