Etiopia Enlanda Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Etiopia Interna Milito)
Estroj de la "Derg" nome Mengistu Haile Mariam, Tafari Benti kaj Atnafu Abate.
Tankoj surstrate de Adis-Abebo post kiam la ribeluloj kaptis la ĉefurbon dum la Etiopia Interna Milito (1991).

La Etiopia Enlanda Milito estis interna milito en Etiopio kaj la teritorio de la nuntempa Eritreo, luktita inter la komunismaj registaroj de Etiopio kaj la kontraŭregistaraj ribeluloj de Etiopio kaj de Eritreo, kio daŭris el septembro 1974 ĝis junio 1991.

Historio[redakti | redakti fonton]

La militis junto nome "Derg" forigis la Etiopian Imperion kaj elpostenigis la ĝistiaman imperiestron nome Haile Selassie per puĉo la 12an de septembro 1974, kaj establis en Etiopion la politikon de socialisma ŝtato kun ili mem kiel militista junto kaj provizora registaro. Iom post iom variaj opoziciaj grupoj de tre diversaj ideologioj game el komunistoj al kontraŭ-komunistoj, ofte interplektite kun etnaj minoritatoj, startigis armitan rezistadon kontraŭ la "Derg", apogita de Sovetunio, aldone l la separistoj de Eritreo jam luktante por la Eritrea Milito de Sendependigo. Meze de la 1980-aj jaroj, variaj aferoj kiel la malsatego de 1983–1985, ekonomia krizo kaj aliaj konsekvencoj de la politikoj de la "Derg" malriĉegigis Etiopion, kio pliigis popularan subtenon por la ribeluloj. La junto "Derg" mem dissolvis sin en 1987, kaj establis la Popoldemokratian Respublikon Etiopio (PDRE) sub la regado de la Partio de la Laboristoj de Etiopio kiel klopodo reteni sian regadon. Sovetunio finigis sian subtenon fine de la 1980-aj jaroj kaj la registaro estis superita de la pli kaj pli venkantaj ribelulaj grupoj. Maje 1991, la PDRE estis venkita en Eritreo kaj la Prezidento Mengistu Haile Mariam devis foriri el la lando. La Etiopia Enlanda Milito finis en la 4a de junio 1991 kiam la Etiopia Popola Revolucia Demokratia Fronto (EPRDF), nome koalicio de maldekstraj etnaj ribeluloj, eniris en la ĉefurbon Adis-Abebon kaj elpostenigis la PLE. La PDRE estis dissolvita kaj anstataŭita de la Transira Registaro de Etiopio estrita de la Tigraja Popola Liberiga Fronto.[1]

La Etiopia Enlanda Milito okazigis almenaŭ 1.4 milionojn da mortoj, el kiuj 1 milionoj de mortoj estis rilataj al la malsatego kaj la cetero al batalo kaj aliaj perfortoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Valentino, Benjamin A. (2004). Final Solutions: Mass Killing and Genocide in the Twentieth Century. Ithaca: Cornell University Press. p. 196. ISBN 0-8014-3965-5.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Young, John (1997). Peasant Revolution in Ethiopia. Cambridge, United Kingdom: Cambridge University Press. ISBN 0 521 59198 8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]