Popoldemokratia Respubliko Etiopio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Popoldemokratia Respubliko Etiopio
22-a de februaro 1987 – 28-a de majo 1991

historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
51 666 622
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Popoldemokratia Respubliko Etiopio (PDRE) estis la oficiala nomo de Etiopio el 1987 al 1991, establita fare de la komunisma registaro de Mengistu Haile Mariam kaj la Partio de la Laboristoj de Etiopio (PLE). Ties kreado kondukis al la dissolvo de la "Derg", nome militista junto iame zorge de la lando. Anstataŭis ĝin socialisma unupartia ŝtato kun la PLE kiel plej supra aŭtoritato, kvankam la estraro de la PLE estis dominata de la survivintaj membroj de la Derg.

Post kvin jaroj de preparado, socialisma ŝtato estis oficiale proklamita en 1984, kaj la PLE estis formita kiel la ununura laŭleĝa partio en la lando. Ĝi estis marksisma-leninisma avangarda politika partio modele laŭ ties partneroj en Eŭropo. La PDRE oficiale ekis en la 22a de februaro 1987, nome tri semajnojn post la nacia referendumo kiu aprobis la konstitucion de 1987, kvankam la Derg restis en povo tiom malfrue kiom ĝis Septembro, longe post la balotado de 14a de junio 1987, kiu elektis la membraron de la Ŝengo.[1]

La PLE ricevis oficiale la monopolon de la povo kiel "ĉefa forto en la ŝtato kaj la socio." La registaro estis tre centrigita kaj por ĉiaj intencoj kaj celoj funkciis pure kiel transmisia zono por la partio.

Laŭlonge de sia mallonga vivo, la aŭtoritato de la PDRE estis defiita ne nur fare de armitaj aktivuloj en Eritreo, kiu estis aligita en Etiopion kelkajn jardekojn antaŭe, sed ankaŭ de internaj rezistaj grupoj, ĉefe de la Popola Liberiga Fronto de Tigrajo, en la Etiopia Enlanda Milito.

La PDRE finiĝis en Majo 1991, kiam Mengistu eliris el Etiopio kaj militistaj unuoj de la Etiopia Popola Revolucia Demokratia Fronto eniris en Adis-Abebon.

Prezidentoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefministroj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]