26-a de aprilo
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 26-a de aprilo estas la 116-a tago de la jaro (la 117-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 249 tagoj restas.
Je la 26-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 1248: Insulo Cité: konsekro de la Sankta Kapelo en Parizo
- 1289: Libano: Tripolo estis okupita de islamanoj - Graflando de Tripolo malfondita
- 1315: Reĝo Roberto Bruso malfermis unuan skotan parlamenton
- 1332: Pollando: armeo de la Ordeno de germanaj kavaliroj konkeris Inowrocław
- 1336: Itala poeto Francesco Petrarca atingis monton Ventoux, kion oni konsideras komenco de montgrimpado
- 1478: En Florenco okazis sensukcesa provo de puĉo kontraŭ Lorenzo de Mediĉo
- 1564: En preĝejo Sankta Triunuo en Stratford-upon-Avon estis baptita William Shakespeare
- 1607: Tri anglaj ŝipoj kun setliĝantoj alvenis al Golfo Chesapeake en Virginio kaj komencis navigi supren laŭ la rivero James por serĉi taŭgan lokon en nordamerika kontinento, t.e. Jamestown
- 1794: "Libera Gazeto Varsovia" publikiĝis dum Insurekcio de Kosciuszko, la pola nacia ribelo kontraŭ la Rusia Imperio kaj Reĝlando Prusio
- 1795: Rusia Imperio aneksis Duklandon Kuronio kaj Zemgalio
- 1798: Francio aneksis Kantonon Ĝenevo
- 1799: Batalo de Adda komenciĝis
- 1809: Kadre de Napoleonaj militoj dum la pola-aŭstra milito la armeo de Varsovia Duklando, komandata de princo Józef Poniatowski, venkis la aŭstran en batalo de Grochów (nun kvartalo de Varsovio)
- 1848: Printempo de la popoloj: ribelaj taĉmentoj en Grandpolujo rifuzis malmobilizon; unua ribela kunpuŝiĝo en Krakovo
- 1859: Dua Itala Milito de Sendependeco komencita
- 1865: Annibale de Gasparis malkovris asteroidon Beatrikso
- 1865: Mortiginto de la usona prezidento Abraham Lincoln, John Wilkes Booth, pereis sur sieĝita bieno en Virginio dum pafado kun postkuranta lin taĉmento de kavalerio
- 1868: Umberto la 1-a edziĝis al sia kuzino Margareto de Savojo, filino de la duko Ferdinando de Savojo, igante ŝin unua reĝino de Italio
- 1876: Franca astronomo Henri Joseph Anastase Perrotin malkovris asteroidon Erigono
- 1886: Laŭ iniciato de germana kanceliero Otto von Bismarck fondiĝis, aktivanta en Grandpolujo kaj Pomerio, Koloniiga Komisiono por elaĉeti teran proprietaĵon de poloj
- 1903: Futbala klubo Atlético Madrid fondiĝis
- Unua mondmilito
- 1915: Pola pilgrimloko Jasna Góra iĝis enklavo sub administrado de Aŭstrio-Hungario, apartigita de la germana okupado; sekreta Traktato de Londono estis subskribita; imperiestro Nikolao la 2-a venis al konkerita fortikaĵo Przemyśl
- 1917: Ĉeĥio: 23 homoj estis mortigitaj kaj 38 vunditaj dum pripafado de primalsata manifestacio en Prostějov
- 1920: Proklamo de Ĥorezma Popola Soveta Respubliko
- 1920: Soveta-Pola Milito: pola armeo konkeris Żytomierz kaj Berdyczów
- 1925: Paul von Hindenburg gajnis prezidentan balotadon en la Vajmara Respubliko
- 1933: Laŭ iniciato de Hermann Göring en Prusio oni fondis Gestapon - pli frue la 1-an de aprilo samjare fondiĝis gestapo en Bavario, organizita de Heinrich Himmler
- 1934: En Harbin unuiĝis la Tutrusia Faŝisma Organizaĵo kaj la Rusa Faŝista Partio
- 1937: Bombardado de Gerniko: Legio Condor de Nazia Germanio bombis eŭskan urbon Gerniko kadre de Hispana Enlanda Milito
- 1942: En Manĉurio eksplodo en ĉina minejo mortigis 1549 ministojn - la plej malbona minakcidento en la mondo
- Dua mondmilito
- 1940: Masakro de Katin: sovetaj regopovoj transportis 107 polajn oficirojn de militkaptitejo en Kozelsk al internigejo Pavliŝĉev-Bor
- 1941: Balkana Fronto: germana alteriĝo apud la Korinta kanalo; Adolf Hitler vizitis Mariboron; kontraŭfaŝista partizana rezistomovado Liberiga Fronto de Slovena Popolo fondiĝis; Novzelanda 4-a Bataliono de Infanterio sukcese malfruigas agadon de germana 5-a Kirasita Divizio en montopasejo; Nord-Afrika kampanjo: brita kolumno moviĝanta de Adis-Abebo trarompis norde post 10-taga batalo la reziston de italoj
- 1942: Operaco Reinhardt: germanaj regopovoj deportis 278 judojn de Stuttgart al Izbica en Lublinio; de la 26-a/27-a de aprilo RAF atakis Rostock kaj Luftwaffe Bath; Arkta Oceano: batalo pri konvojoj PQ-15 kaj QP-11 komencita - brita kaj sovetia eskortoj reĵetis atakojn de germanaj surakvaj kaj subakvaj unuoj ĝis la 7-a de majo
- 1943: Nord-Afrika kampanjo: germana 5-a Kirasita Armeo haltigis atakon de brita 1-a Armeo; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis Duisburg
- 1944: al Góry Sowie (Strigaj Montoj) en Mezaj Sudetoj alvenis unua transporto de 623 judoj (500 grekaj kaj 123 hungaraj); prezidento de Pola Respubliko Władysław Raczkiewicz eldonis dekreton "Pri provizora organizado de administraciaj regopovoj de la lando" kaj nomumis Delegiton de Registaro por la Lando Jan Stanisław Jankowski vicĉefministro; 8-a Aviada Armeo atakis Brunsvikon kaj Hanovron; nokte de la 26-a/27-a de aprilo germana 9-a Aviada Korpuso atakis havenon en Portsmouth
- 1945: Lasta venko de Wehrmacht dum la milito en batalo de Bautzen (Budziszyn) - dum ĝi mortfalis aŭ pereis preskaŭ 8 mil polaj soldatoj kaj 10,5 mil vundiĝis kaj ĉirkaŭ 17,5 mil sovetaj soldatoj; la Ruĝa Armeo komencis sturmon de Berlino; Ruĝa Armeo konkeris Szczecin kaj Brno; nokte soveta aviado plu atakis Świnoujście kaj Greifswald; franca marŝalo Philippe Pétain, ĉefo de kunlaboranta kun germanoj reĝimo de Vichy, estis arestita
- 1950: Stalinismo: la 1-a de majo iĝis ŝtata festo en Pollando
- 1952: Danio: sur torfejo en Jutlando oni trovis bone konservitan kadavron de la Viro de Grauballe el la jaro -290
- 1954: Premiero de la japana filmo Sep samurajoj de Akira Kurosawa
- 1960: Unua prezidento de Sud-Koreio Ji Sung-man estis devigita demisii
- 1964: Zanzibaro kaj Tanganjikio unuiĝinte kreis Tanzanion
- 1965: Brazila televida reto Rede Globo komencis disvidigi programon kun novaĵoj, sportaj elsendoj kaj telenoveloj
- 1966: Tertremo detruis Taŝkenton, la ĉefurbon de Uzbekio
- 1970: Monda Organizaĵo de Intelekta Propraĵo ekfunkciis
- 1976: Eŭropa Popola Partio fondiĝis
- 1980: Germana ŝipfarejo surakvigis la pramŝipon Estonia
- 1985: Dum kunsido de ŝtat-gvidantoj de Varsovia Pakto en Varsovio oni plilongigis ĝian ekziston por laŭvicaj 20 jaroj
- 1986: Ukraina SSR (Sovetunio): nuklea akcidento de Ĉernobilo okazis apud Pripjat — la plej granda katastrofo en la historio de nuklea energetiko
- 1989: Ĉinlingva gazeto "Renmin Ribao" publikigis frontpaĝan artikolon, kiu flamigis protestojn sur placo Tian An Men
- 1989: Bangladeŝon trapasis la plej mortiga en la historio tornado - 1300 personoj pereis
- 1991: Rusio: Metroo de Jekaterinburgo ekfunkciis
- 1991: En Finnlando ekfunkciis registaro de Esko Aho
- 1993: Barato: 56 personoj pereis en katastrofo de Boeing 737 en Aŭrangabado
- 1994: Japanio: antaŭ alteriĝo en Flughaveno de Nagojo dua piloto de Ĉina Flugkompanio preterintence funkciigis ĉirkaŭirigan ŝaltilon por starto, kaŭzante kraŝon kaj morton de 264 personoj el 271 homoj
- 2000: Pollando: en Radzionków oni inaŭguris Muzeon de Pano
- 2001: Koizumi Ĝuniĉiro iĝis ĉefministro de Japanio
- 2002: Germanio: elpelita studento murdis 16 homojn kaj vundis 7 aliajn en Gutenberg-gimnazio en Erfurt, kaj sinmortiĝis
- 2005: Sub internacia premo Sirio retiris post 29 jaroj siajn soldatojn el Libano - lasta trupo de 14 mil homoj
- 2007: Estonio: provo transloki la Bronzan Soldaton de Talino kaŭzis tumulton kaj malbonigon de rilatoj kun Rusio (la sekvan tagon malmuntita kaj translokita aliloken); unu protestanto pereis
- 2008: Malsupra Aŭstrio: malkaŝo de la krimkazo de Amstetten
- 2009: Ekvadoro: oficanta prezidento Rafael Correa gajnis prezidentan balotaton
- 2015: Nursultan Nazarbajev refoje iĝis prezidento de Kazaĥio
- 2017: Ĉina Popola Respubliko surakvigis unuan aviadilŝipon konstruitan en Dalian
- 2020: En Pollando okazas la 4-a Nacia Legado de Biblio: Evangelio laŭ Mateo
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: en Kievo komenciĝis malmunto de la Monumento de Amikeco de Nacioj (rusa-ukraina); Pollando enkondukis sankciojn kontraŭ 50 rusiaj entreprenistoj kaj polaj firmaoj ligitaj al ili; Rusio forigis 3 diplomatojn el Svedio; Gazpromo haltigas liveradon de tergaso al Bulgario; Usono konfirmis revenon de la parto de siaj diplomatoj al Lvovo
- 2023: Rusiaj kaŝpafistoj mortigis ukrainan ĵurnaliston, itala raportisto estis vundita pere de rusia senpilota aviadilo; al Ukrainio revenis 44 militkaptitoj, al Rusio - 40; Rusio forigis 10 laborantojn de norvega ambasadejo; pertelefona konversacio inter Xi Jinping kaj Volodimir Zelenskij okazis unuafoje
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 121: Marko Aŭrelio, romia imperiestro, verkisto en la antikva greka kaj filozofo-stoikisto, unu el kvin bonaj imperiestroj (m. 180)
- 1319: Johano la 2-a, reĝo de Francio (m. 1364)
- 1564: (bapto) William Shakespeare, angla poeto kaj dramverkisto (m. 1616)
- 1575: Maria de Mediĉo, edzino de la franca reĝo Henriko la 4-a (m. 1642)
- 1599: Georgo Tatrosy, hungara kronikisto priskribanta Transilvanion (m. inter 1645 kaj 1653)
- 1648: Petro la 2-a, regento kaj reĝo de Portugalio (m. 1706)
- 1711: David Hume, skota filozofo, historiisto kaj ekonomikisto de modernismo kaj empiriismo, reprezentanto de diismo (m. 1776)
- 1766: Christoph Gottlieb Steinbeck, germana predikisto, juristo kaj verkisto (m. 1818)
- 1774: Leopold von Buch, germana geologo, vulkanologo kaj paleontologo (m. 1853)
- 1780: Gotthilf Heinrich von Schubert, germana kuracisto kaj filozofo (m. 1860)
- 1785: John James Audubon, usona ornitologo kaj pentristo (m. 1851)
- 1787: Ludwig Uhland, germana poeto, filologo, juristo kaj politikisto (m. 1862)
- 1787: János Ágoston, hungara pastro kaj astronomo (m. 1863)
- 1798: Eugène Delacroix, franca pentristo (m. 1863)
- 1798: Ferdinande von Schmettau, prusa patriotino kontraŭnapoleona (m. 1875)
- 1812: Friedrich von Flotow, germana operkomponisto (m. 1883)
- 1813: Adolf Gyurmán, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (m. 1869)
- 1822: Frederick Law Olmsted, usona pejzaĝisto, patro de la usona pejzaĝarkitekturo, ĵurnalisto, aŭtodidakta botanikisto (m. 1903)
- 1841: Julius Zeyer, ĉeĥa poeto (m. 1901)
- 1863: Arno Holz, germana verkisto kaj kritikisto
- 1868: Harold Sidney Harmsworth, Lordo Rothermere, brita politikisto kaj gazetmagnato (m. 1940)
- 1879: Owen Willans Richardson, angla Nobelpremiita fizikisto, esplorinta fotoelektran efikon (m. 1959)
- 1882: Géza Kiss, hungara/rumania hungara jurhistoriisto, universitata profesoro (m. 1970)
- 1886: Gabdulla Tukaj, tatara poeto, literatura kritikisto kaj tradukisto, kies verkoj formigis la nuntempan tataran lingvon (m. 1913)
- 1886: Ma Rainey, afrik-usona profesia blus-kantistino (m. 1939)
- 1889: Ludwig Wittgenstein, aŭstra-brita filozofo specialiĝinta pri filozofio de matematiko, filozofio de menso, filozofio de lingvaĵo (m. 1951)
- 1890: Mikola Zerov, ukraina filologo, poeto, tradukisto, viktimo de stalinismo (m. 1937)
- 1891: Kārlis Reisons, litova arkitekto (m. 1981)
- 1894: Rudolf Hess, germana nazia politikisto, unu el gvidantoj de Nazia Germanio, militkrimulo (m. 1987)
- 1898: Vicente Aleixandre, hispana Nobelpremiita verkisto, membro de Reĝa Akademio Hispana (m. 1984)
- 1900: Charles Francis Richter, usona fizikisto kaj seismologo kunkreinta la skalon de Richter por mezuri fortecon de tertremoj (m. 1985)
- 1905: Márton Keleti, hungara reĝisoro (m. 1973)
- 1905: Jean Vigo, franca filmreĝisoro (m. 1934)
- 1906: Maryla Falk, pola hindologino kaj religiosciencistino, lekciistino de slava literaturo en Barato, aŭtorino de la vivoverko Psikologia mito en antikva Hindujo (m. 1980)
- 1906: Lucien Péraire, franca biciklisto, aŭtoro de la libro Tra la mondo per biciklo kaj Esperanto (m. 1998)
- 1908: László Póka, hungara ĉefkirurgo de malsanulejo en Eger (m. 1990)
- 1910: Meŝa Selimoviĉ, jugoslavia verkisto, esperantigata (m. 1982)
- 1912: Alfred Elton van Vogt, kanada sciencfikcia verkisto (m. 2000)
- 1914: Bernard Malamud, usona verkisto konata de siaj romanoj pri basbalo kaj kontraŭjudismo en la Rusia imperio (m. 1986)
- 1917: I. M. Pei, ĉina-usona arkitekto, majstro de moderna arĥitekturo, laŭreato de Pritzker-premio (m. 2019)
- 1918: Fanny Blankers-Koen, nederlanda atletino (m. 2004)
- 1921: Jimmy Giuffre, usona ĵazkomponisto, klarnetisto kaj saksofonisto (m. 2008)
- 1930: Károly Király, rumania hungara politikisto, kunfondinto de la Demokratia Unuiĝo de Hungaroj en Rumanio (m. 2021)
- 1937: Jan Pietrzak, pola kabaredisto, aktoro, komponisto, kantisto, felietonisto, kontraŭkomunisto, aŭtoro de neoficiala himno de "Solidareco"
- 1941: Regine Hildebrandt, germana politikistino, ministrino pri socialaj aferoj (m. 2001)
- 1945: Ioan Horvat Bugnariu, rumania hungara pentristo instruanta en Teatroarta Universitato
- 1945: Levente Szörényi, hungara kantisto, gitaristo, komponisto
- 1950: Susana Higuchi, perua politikistino kaj inĝenierino
- 1951: Michael Knoche, germana bibliotekisto kaj germanisto
- 1953: József Gagyi, rumania hungara poeto kaj sociologo
- 1970: Melania Trump, Unua Damo de Usono, eks-manekeno, juvelartistino, poliglotino
- 1970: Grigorij Sijatvinda, rusia aktoro
- 1977: Miklós Levente Ördög, rumania hungara aktoro
- 1978: Stana Katic, usona-kanada aktorino, konata de la televida serio 24
- 1981: Róbert Csaba Szabó, hungara verkisto, redaktoro
- 1983: Jessica Lynch, usona soldatino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 680: Muawiya ibn Abi Sufyan, fondinto de Umajada dinastio (n. 602)
- 757: Stefano la 2-a, papo en la periodo de la minaco de Romo flanke de lombardoj
- 896: Bonifaco la 6-a, papo, filo de episkopo, kies elekto estis devigita de la armita popolo de Romo
- 1444: Robert Campin, flandra pentristo, kunkreinto de nederlanda pentroarto (n. 1375)
- 1558: Jean Fernel, franca kuracisto, astronomo kaj matematikisto priskribinta vertebraron kaj enkondukinta la nocion fiziologio (n. 1497)
- 1566: Diane de Poitiers, favoratino de franca reĝo (n. 1500)
- 1731: Daniel Defoe, angla verkisto, mondfama pro sia romano Robinsono Kruso (n. 1660)
- 1734: Aleksander Antoni Fredro, pola episkopo (n. 1674)
- 1824: Mihály Kenderesi, hungara juĝisto, verkisto (n. 1758)
- 1827: János Bihari, hungara komponisto kaj violonisto (n. 1764)
- 1861: Jakob Philipp Fallmerayer, aŭstra klasika filologo kaj historiisto (n. 1790)
- 1865: John Wilkes Booth, murdinto de Abraham Lincoln (n. 1838)
- 1866: Hermann Mayer Salomon Goldschmidt, germana astronomo kaj pentristo (n. 1802)
- 1869: Franz Michael Felder, aŭstra kamparano kaj verkisto (n. 1839)
- 1883: Cyprián Lelek, ĉeĥa katolika pastro, pedagogo, aganto por nacia renaskiĝo en Silezio (n. 1812)
- 1910: Bjørnstjerne Bjørnson, norvega Nobelpremiita verkisto, kreinto de la nacia himno (n. 1832)
- 1919: Napoleon Cybulski, pola fiziologo; malkovrinto de adrenalino (n. 1854)
- 1920: Srinivasa Aiyangar Ramanujan, barata genia matematikisto, malkovrita de Godfrey Harold Hardy (n. 1887)
- 1938: Rafael Arnaiz Barón, hispana mistikulo, sanktulo (n. 1911)
- 1940: Carl Bosch, germana Nobelpremiita inĝeniero-kemiisto esplorinta sintezon de amoniako (n. 1874)
- 1945: Pavlo Skoropadskij, ukraina politikisto kaj militisto, hetmano de Ukraina Popola Respubliko (n. 1873)
- 1946: Erzsébet Kádár, hungara verkistino kaj pentristino, disĉiplo de István Szőnyi (n. 1901)
- 1951: Arnold Sommerfeld, germana fizikisto enkondukinta nocion de apuda kvantuma nombro kaj la konstanton de maldika strukturo (n. 1868)
- 1953: Rudolf Brix, aŭstra policano kaj dramisto (n. 1880)
- 1968: John Heartfield, germana pentristo kaj grafikisto (n. 1891)
- 1969: Ueshiba Morihei, japana kreinto de ajkido, teoriisto de luktoartoj (n. 1883)
- 1971: Jan Otrębski, pola lingvisto kontribuinta al slavistiko kaj balta lingvaro kune kun la praprusa lingvo (n. 1889)
- 1976: Miloš Lukáš, ĉeĥoslovaka klasika filologo, poligloto memlerninta 35 lingvojn, kaj tradukisto, esperantiginta pli ol 160 ĉeĥajn kaj 15 slovakajn poemojn enestantaj en Ĉeĥoslovaka antologio (n. 1897)
- 1981: Sándor Hugó Blazsek, rumania hungara redaktoro, gazeteldonisto, ĵurnalisto (n. 1899)
- 1984: Count Basie, afrik-usona ĵazpianisto kaj bandestro de svingmuziko (n. 1904)
- 1989: Lucille Ball, usona aktorino gajninta trifoje la Premion Emmy (n. 1911)
- 1990: Gusztáv Laczó, rumania hungara aktoro (n. 1936)
- 2004: Hubert Selby, usona filmigata verkisto (n. 1928)
- 2005: Augusto Roa Bastos, paragvaja verkisto, poeto, ĵurnalisto, laŭreato de Premio Cervantes (n. 1917)
- 2005: Maria Schell, aŭstra aktorino, laŭreatino de Ora Palmo (n. 1926)
- 2014: Péter Bokor, rumania hungara reĝisoro, verkisto (n. 1940)
- 2019: Reijo Taipale, finna kantisto (n. 1940)
- 2020: Georges-Jean Arnaud, franca verkisto pri krimliteraturo, spionliteraturo, erotiko, historiaj romanoj, fantasto, aventuro, sciencfikcio kaj pri sia regiono Kamargo, laŭreato de pluraj literaturpremioj kiel Premio Apollo (n. 1928)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Monda Tago de Intelekta Propraĵo
- Nacia tago en Tanzanio, Union Day (1964)
- Romkatolika Eklezio:
- Sankta Kleto (papo)
- Sankta Marceleno (papo)
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 26-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.