Meŝa Selimoviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meŝa Selimoviĉ
MesaSelimovic Serbian Literature Great Men Stamps.jpg
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1910 (1910-04-26)
en Tuzla, Condominium of Bosnia and Herzegovina, Flags of Austria-Hungary.png Aŭstrio-Hungario
Morto 11-an de julio 1982 (1982-07-11) (72-jara)
en Beogrado, Socialisma Respubliko Serbio, Flag of Yugoslavia (1946-1992).svg Socialisma federacia respubliko Jugoslavio
Tombo Belgrade New Cemetery [#]
Lingvoj serbaserbokroatabosna [#]
Ŝtataneco JugoslavioAŭstrio-Hungario [#]
Alma mater University of Belgrade Faculty of Philology • Gimnazija Meša Selimović • Universitato de Beogrado [#]
Profesio
Okupo verkisto • universitata instruisto [#]
Laborkampo literaturo [#]
Verkado
Verkoj Derviŝo kaj Morto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Meŝa SELIMOVIĈ (naskiĝis la 26-an de aprilo 1910 en Tuzla; mortis la 11-an de julio 1982 en Beogrado) estis jugoslavia verkisto.

Meŝa Selimoviĉ lernis en gimnazio en Tuzla. De 1930 ĝis 1934 li studis en filozofia fakultato de Universitato de Beogrado. Poste li instruis ĝis 1941 en lernejoj en Tuzla. En 1943 li fuĝis al liberigita teritorio kaj fariĝis partizano.

Meŝa Selimoviĉ

Ekde 1947 Selimoviĉ loĝis en Sarajevo kaj laboris kiel profesoro en la pedagogia fakultato de Universitato de Sarajevo. Krome li estis arta estro de Bosna-Film, direktoro de la Nacia Teatro kaj redaktisto ĉe eldonejo Svjetlost.

Pri sia nacieco Selimoviĉ diris: Mi originas el musulmana familio en Bosnio, laŭ nacieco mi estas serbo. Mi apartenas al serba literaturo.

Plurfoje Selimoviĉ estis proponita por la Nobela Premio pri Literaturo, sed li neniam ricevis ĝin.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Ekskurso en la vivon, en: Antologio de la moderna bosnia-hercegovina novelo, Sarajevo 1989, paĝoj 61–67. Tradukis Jovan Zarkoviĉ.
  • La derviŝo kaj la morto (Derviš i smrt), romano, Sarajevo 1990, 309 paĝoj. Tradukis Roger Imbert.