Kārlis Reisons

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kārlis Reisons
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1894 (1894-04-26)
en Pabaži
Morto 17-an de julio 1981 (1981-07-17) (87-jaraĝa)
en Adelajdo
Ŝtataneco Litovio
Alma mater Riga State Gymnasium No.2
Memorigilo Kārlis Reisons
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Karolis Reisonas, latve: Kārlis Reisons (naskiĝis la 26-an de aprilo 1894 apud Rigo, mortis la 17-an de julio 1981 en Adelajdo, Aŭstralio) estis litova arkitekto de latva deveno.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li finis realan gimnazion en Rigo, poste studis arkitekturon en Sankt-Peterburgo. En 1921 revenis al Latvio, tamen post nelonga tempo forveturis al Šiauliai, kie en la jaroj 1922-30 plenumis oficon de la ĉefa arkitekto de la urbo.

Post translokiĝo al Kaŭno en 1930 li plenumis funkcion de arkitekto kaj urba inĝeniero. Post anekso de Litovio al Sovetunio foriris al Germanio, tamen post eksplodo de soveta-germana milito revenis al la lando iĝante urbestro de Panevėžys. En 1944 denove elmigris al Germanio, post 1949 ektroviĝis en Aŭstralio, kie ĝisvivis laborante en urba fakultato de arkitekturo en Adelajdo.

Inter konstruaĵoj de Kaŭno, projektitaj de Reisons troviĝas interalie Militista Muzeo je la nomo al Vytautas Didysis (kune kun Vladimiras Dubeneckis kaj Kazys Kriščiukaitis), Liberec-Monumento, rektorejo de animzorga seminario en Kaŭno, protestantisma preĝejo, konstruaĵo de Pienocentras kaj finita en 2005 Preĝejo al Resurekto de Jesuo.

Ekster Kaŭno li projektis interalie vilaon en Šiauliai kaj malsanulejojn en Tauragė kaj Jurbarkas.