Cyprián Lelek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Cyprián Lelek
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1812 (1812-10-20)
en Dolní Benešov
Morto 26-an de aprilo 1883 (1883-04-26) (70-jara)
en Głubczyce
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Profesio
Profesio pastropolitikisto
Information icon.svg
vdr
Cyprián Lelek

Cyprián LELEK (naskiĝinta la 20-an de oktobro 1812 en Dolní Benešov - mortinta la 26-an de aprilo 1883 en Glubczyce) estis katolika pastro, pedagogo, aganto por nacia renaskiĝo en Silezio, deputito de prusia deputitaro en Berlino kaj frankfurta parlamento, lerneja inspektisto kaj verkisto.

Li estis unuenaskita filo de urbano kaj peltisto Jiří Lelek en Dolní Benešov kaj lia edzino Barbora, naskita Kladivová. En 1822 la gepatroj sendis lin en ĉefan lernejon ĝis Opava kun celo eklerni germane kaj prepariĝi por gimnazia studado. Post 6 jaroj de la studado en la opava gimnazio li transiris en 1830 en katolikan gimnazion en Glubczyce, kie li en 1832 sukcese finis la studadon. Poste li daŭrigis en la studado en katolika seminario en Vroclavo kaj tie tre influis lian ĉeĥan konscion Jan Evangelista Purkyně. Lelek estis sanktigita je katolika pastro en 1835 en Poznań kaj poste li fariĝis vikario en Baborów, pli poste en Oldřišov kaj en la jaroj 1839 - 1849 en Hlučín.

En revolucia jaro 1848 li estis kiel parolanto de "moravcoj" elektita en prusian deputitaron en Berlino je distrikto Racibórz kaj post la murdita princo Felix Lichnovský en pleniganta baloto ankaŭ deputito en frankfurtan parlamenton. Pro tiu ĉi politika envolviĝo li estis translokigita el Hlučín reen ĝis Baborów. Li nome aperis ĉe olomouca ĉefepiskopa konsistorio en suspekto, ke li partoprenis en kaŭzigo de grandaj maltrankviloj en Hlučín ĝuste en 1848. Instalo je memstara pastra administranto en paroĥejo en Wodka li ĝisatendis nur post dudek jaroj de vikariado en 1855. Wodka pro sia geografia situo ebligis al Lelek kunlaboradon kun Antonín Vašek kaj Jan Lepař en koresponda agado de informoj El prusia Silezio por ĵurnaloj Opavský besedník kaj Opavský týdeník, sed ankaŭ por Národní listy kaj Hlasy. Laŭ prusiaj lernejaj leĝoj estis permesite al la eklezio instrui ankaŭ per slava lingvo; tion li eluzis en la funkcio de loka lerneja inspektisto favore al infanoj de "maravcoj". Li verkis por ili Silabolibron kaj legolibron por pli malgrandaj infanoj (1844), Legolibron por pli plenkreskinta junularo (1852) - ĝi restis nur en manuskripto, Reskribo de Silezio (1846). Enkadre de propagado de ĉeĥaj magazinoj kaj kalendaroj li eldonis en 1846 por prusiaj moravcoj unusolan kajeron de magazino Holubice (Kolombino). Ĝi devis esti parto de propagando de abstina movado.

Cyprián Lelek ankaŭ dediĉis sin al kolektado de sileziaj naciaj kantoj kaj kutimoj. Danke al František Sušil estis el la suma kvanto 600 presita almenaŭ 20 kantojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.