Fanny Blankers-Koen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fanny Blankers-Koen
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1918 (1918-04-26)
en Baarn
Morto 25-an de januaro 2004 (2004-01-25) (85-jaraĝa)
en Hoofddorp
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo kurtadistanca kuristo • atleto • longsaltisto • altosaltisto
vdr
Fanny Blankers-Koen
Ina atletiko
Olimpikoj
Oro Londono 1948 100 m
Oro Londono 1948 200 m
Oro Londono 1948 80 m barierokurado
Oro Londono 1948 Stafetkurado 4x100
Konkursoj de Eŭropo de Atletiko
Oro Oslo 1946 80 m barierokurado
Oro Oslo 1946 Stafetkurado 4x100
Oro Bruselo 1950 100 m
Oro Bruselo 1950 200 m
Oro Bruselo 1950 80 m barierokurado
Arĝento Bruselo 1950 Stafetkurado 4x100
Bronzo Vieno 1938 100 m
Bronzo Vieno 1938 200 m

Fanny Blankers-Koen (naskiĝinta Francina Elsje Koen; Lage Vuursche, provinco Utreĥto, Nederlando; 26an de aprilo 1918-Hoofddorp, Nord-Holando, Nederlando; 25an de januaro 2004) estis nederlanda atleto.

En 2012 ŝi estis nomita la plej grava kaj fama ina atleto de la 20a jarcento.[1][2][3]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝia unua sporto estis la naĝado kaj nur dediĉis sin je la atletiko 17-jara. Unu jaron poste, ŝia trejnisto, Jan Blankers, kuraĝigis ŝin eniri en la nederlandan olimpikan teamon; ŝi partoprenis en la Olimpikoj de Berlino 1936, kie ŝi akiris du kvinajn premiojn, en altosalto kaj 4x100. En 1938 ŝi akiris la bronzan medalon en la 100-metra kurado en la Konkursoj de Eŭropo de atletiko. La Olimpikoj de 1940 kaj 1944 estis nuligitaj kaŭze de la 2a Mondmilito. En 1946, malmultaj semajnoj post ol naski sian unuan filon, ŝi gajnis la eŭropan oron en la 80-metra barierkurado.

En la Olimpikoj de Londono 1948, ŝi gajnis kvar orajn medalojn: en la 100 kaj 200 metroj, 80-metra barierokurado kaj kun la stafetkurado de 4x100 metroj.

Dum sia sporta vivo ŝi atingis dudek mondajn rekordojn en karieroj de rapido kaj de barierkurado, en salto de alteco kaj de longeco kaj en pentatlono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dosiero COI Kontrolita je 11 de februaro de 2018
  2. Dosiero Arkivigite je 2020-04-17 per la retarkivo Wayback Machine Sports Reference Kontrolita je 11 de februaro de 2018
  3. Dosiero Arkivigite je 2019-10-14 per la retarkivo Wayback Machine IAAF Kontrolita je 11 de februaro de 2018

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]