Etnografia Muzeo en Ĝenevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Etnografia Muzeo en Ĝenevo
etnografia muzeo • memora institucio
Lando Svislando vd
Situo Ĝenevo
Adreso Boulevard Carl-Vogt 65, 1205 Genève
Poŝtkodo 1205
Estiĝo 25-a de septembro 1901
Direktoro Carine Ayélé Durand • Boris Wastiau
Koordinatoj CH1903: 499550 / 117095 (mapo)46.1977972222226.1373138888889Koordinatoj: 46° 11′ 52″ N, 6° 8′ 14″ O; CH1903: 499550 / 117095 (mapo)
Etnografia Muzeo en Ĝenevo (Ĝenevo)
Etnografia Muzeo en Ĝenevo (Ĝenevo)
DEC
Etnografia Muzeo en Ĝenevo
Etnografia Muzeo en Ĝenevo
Situo de Etnografia Muzeo en Ĝenevo
Map
Etnografia Muzeo en Ĝenevo
Parto de list of cultural properties in Geneva vd
Retpaĝo http://www.meg-geneve.ch
vdr
La biblioteko de la muzeo
La malnova konstruaĵo de la Musée d’ethnographie de Genève [1]

La Etnografia Muzeo en Ĝenevo (france Musée d'ethnographie de Genève, akronime MEG) estas muzeo en Ĝenevo, Svislando; establita en 1901 pro iniciato de profesoro Eugène Pittard, la unua profesoro pri etnografio en Ĝenevo [2]. La muzeo estas unu el la plej gravaj en sia fako en Svislando. Granda parto de la kolektoj de la muzeo estas havebla per la interreto.

La muzeo situas en la urbocentro; tri konstruaĵoj, la malnova muzeokonstruaĵo, la nova MEG kaj bazlernejo, situas ĉirkaŭ kvadrata korto kun arboj kaj floroj [3][4].

En 2014, la muzeo malfermis sian novan konstruaĵon. Ĝi estas pagodforma konstruaĵo, dezajnita fare de Graber Pulver Architekten AG. La ekspozicioj kaj aŭditorio estas sur la kela etaĝo, la kafejo, muzeobutiko kaj akceptejo estas sur la unua etaĝo, kiu turniĝas al la ĝardeno. En la supra etaĝo oni trovos la bibliotekon, kiu estas nomita laŭ la malavara donacanto, Marie Madeleine Lancoux. En la biblioteko, vizitantoj povas aŭskulti muzikon el la tuta mondo. La malnova konstruaĵo de la muzeo ankaŭ estis renovigita, kaj hodiaŭ enhavas regionon por etna muziko.

La muzeo estas sur la Svisa Varlisto de Kultura Propraĵo de Nacia kaj Regiona Signifo.[5]

En 2017, la muzeo ricevis la premion kiel Muzeo de la Jaro en Eŭropo.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Parc Mon Repos (france). City of Geneva. Alirita 14 December 2015.
  2. L’irrésistible "mendiant magnifique" (france). Campus. Universitato de Ĝenevo (September 2011). Alirita 14 December 2015.
  3. Projet d'agrandissement et de rénovation du Musée d'ethnographie de Genève (Ville de Genève) (france). City of Geneva. Arkivita el la originalo je 19 August 2014.
  4. Extension et rénovation du MEG (france). City of Geneva (2 July 2015). Arkivita el la originalo je 2014-11-06. Alirita 14 December 2015.
  5. Inventaire suisse des biens culturels d’importance nationale - Canton de Genève (france) (1 January 2015). Arkivita el la originalo je 17 February 2015.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]