Eugen Böhm von Bawerk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eugen von Böhm-Bawerk)
Eugen Böhm von Bawerk
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1851 (1851-02-12)
en Brno
Morto 27-an de aŭgusto 1914 (1914-08-27) (63-jaraĝa)
en Kramsach
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Alma mater Universitato de VienoUniversitato de HajdelbergoUniversitato de Lepsiko
Okupo
Okupo ekonomikisto • universitata instruisto • politikisto
vdr

Eugen BÖHM VON BAWERK (naskiĝinta la 12-an de februaro 1851 en Brno, mortinta en la 27-a de aŭgusto 1914 en Kramsach) estis aŭstra ekonomikisto kaj fakverkisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post la nobeligo de la patro en 1854 ankaŭ lia nomo ŝanĝiĝis en Eugen Böhm Ritter (=sinjoro) von Bawerk - kiun honoron li apenaŭ uzis. Post la abiturienta ekzameno li studis de 1868-72 en Wien jurajn kaj politikajn sciencojn kaj ekdeĵoris en 1872 en la financa prokurorejo de Malsupra Aŭstrio.

En 1875 li doktoriĝis kaj post la habilitiĝo en 1880 li transprenis en 1881 instruadon ĉe la Universitato de Innsbruck: tien ĉi li vokitis en 1884 kiel ordinara profesoro.

Ekonomiaj teorioj kaj politika kariero[redakti | redakti fonton]

Karl Marx and the close of his system

Ekde 1889 li laboris unue kiel ministra konsilisto, poste kiel sekciestro en la aŭstria ministerio pri financoj por reformi la rektan impostadon. Li teoriadis pri la alpago je interezoj. Kune kun Carl Menger kaj de sia bofrato Friedrich von Wieser li konsideratas fondinto de la Aŭstria skolo de ekonomiko. Ekzemple jenas la teorio pri la limigita utileco (Grenznutzentheorie): la valoro de havaĵo/varo difinus sin per la laste disponebla utilecparto - la utileco difinus sin per la urĝeco de postulo kaj la ekzistanta kvanto de la koncernita varo.

En 1895 Böhm von Bawerk fariĝis ministro pri financoj. Li intencis realigi la celon de ŝtata buĝeto ekvilibrita kaj de daŭra kovro de la aŭstria monsistemo per la sama kvanto da oro. Krome li enkondukis la progresivan imposton de la salajroj. Post ofico en tri kabinetoj (1895, 1897-1898, 1900-1904) li propravole demisiis kaj iĝis profesoro pri politika ekonomiko ĉe la Universitato de Vieno kie li instruis ĝismorte en 1914.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En 1907 li iĝis membro de la Akademio de la sciencoj kies prezidento li estis de 1911-14. Li enterigitis en honora tombo ĉe la Centra Tombejo de Vieno (nr 032A/52). En la arkada korto de la viena universitato troviĝas lia portretreliefo (farita de E. Delug); ĝis la fino de 2001 lia portreto ornamis la monbileton de 100 ŝilingoj.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Kapital und Kapitalzins, 2 volumoj, 1889
  • Gesammelte Schriften, eldonite fare de F. X. Weiß, 2 volumoj, 1926

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • S. Tomo: Eugen von Böhm-Bawerk, 1994
  • B. Schefold: Eugen von Böhm-Bawerk. Entdeckungen und Irrtümer in der Geschichte der Zinstheorien, 1994

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]