Ewa Geller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ewa Geller
Persona informo
Naskiĝo 1955 
Morto 21-an de decembro 2023 (2023-12-21)
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj polagermanajido
Ŝtataneco pola
Alma mater universitato de Varsovio
Okupo
Okupo lingvisto • universitata instruisto • germanisto
vdr

Ewa Geller (naskiĝis en 1955, mortis en 2023) estas pola lingvistino, profesoro pri homaj sciencoj kaj preleganto en la universitato de Varsovio. ŜLi specialiĝas pri germana lingvistiko kaj studoj pri la jida lingvo.

En 1978 ŝi akiris magistron ĉe la Instituto de Germanaj Studoj surbaze de la verko Die verbalen Neologismen unter dem Aspekt der semantisch-logischen Valenztheorie verkita sub la superrigardo de Józef Wiktorowicz. En 1988 ŝi doktoriĝis tie surbaze de la studo polaj kaj orientslavaj leksikaj kaj strukturaj influoj en la jida laŭ la ekzemplo de elektitaj verkoj de I. B. Singer, Nobel-premiito pri literaturo de la jaro 1978 kaj esperantisto. En 2002, ŝi akiris sian habilitadon surbaze de la monografio Warschauer Jiddisch (la jida de Varsoviaj judoj). En 2017, ŝi ricevis la akademian titolon de profesoro.

Ŝi faras klasojn pri lingvistiko de lingva kontakto, enkonduko al psikolingvistiko, enkonduko al socilingvistiko, fonetiko kaj fonologio de la germana lingvo, historio de la germana kaj la jida.

Kontribuoj[redakti | redakti fonton]