Excalibur City

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Excalibur City
amuzparko
Excalibur City
Oficiala nomo: Excalibur City
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Znojmo
Municipo Hatě
Historia regiono Moravio
Situo Excalibur City
 - koordinatoj 48° 45′ 54″ N 16° 03′ 51″ O / 48.76500 °N, 16.06417 °O / 48.76500; 16.06417 (mapo)
Valego Dija-svratka valego
Estiĝo 1998
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Excalibur City
Retpaĝo: www.excaliburcity.com
Portalo pri Ĉeĥio

Excalibur City estas vendeja kaj amuzcentro en domaro Hatě enfalanta sub Chvalovice ĉe Znojmo proksime de landlimo de Aŭstrio kaj Ĉeĥio.[1] Troviĝas ĉi tie vendejoj, restoracioj, kazinoj, diversaj servoj kaj amuzparko "Infana mondo de Merlin".[2] Proksime troviĝas la samnomata flughaveno.

Troviĝas ĉi tie krom aliaj forĵetita, kolore rekolorigita aviadilo Iljuŝin Il-62 kiu flugis inter la jaroj 1974 ĝis 1981 por Ministerio de enlando de ĈSSR kaj inter 1981 ĝis 1991 por ĈSA, ĉe pluaj kompanioj 1991 ĝis 1994. En la jaro 1998 ĝi estis ĉi tien transportita kaj je unu jaro pli poste ĝi akiris la nunan kolorigon kaj interne estiĝis restoracio. Temas pri ununura "konservita" tipo de Il-62 sur la teritorio de Ĉeĥio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Plimulto de konstruaĵoj estis konstruitaj ĉirkaŭ la jaro 1998. Antaŭ Kristnasko 2006 ĉi tie okazis incendio, kiu kaŭzis damaĝon proksimume 40 milionoj da kronoj.[3] Kaŭzis ĝin vjetnamo, kiu prezentis sian piroteknikon al klientoj.[4] Sume 4,5 milionoj da homoj vizitis ĉi tien en la jaro 2007.[5] En la jaro 2008 estis malfermitaj novaj partoj rekonstruitaj post la incendio.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]