ExxonMobil
Exxon Mobil Corporation | |
---|---|
![]() | |
Jura formo | korporacio laŭ usona juro |
Fondita | la 30-an de novembro 1999 |
Sidejo | Irving, Teksaso![]() |
Estr(ar)o | Rex Tillerson |
Dungitoj | 83 600 (fine de la jaro 2010)[1] |
Spezosumo | 370,13 miliardoj da usonaj dolaroj (2010)[1] |
Agokampo | nafto kaj gazo |
ISIN-kodo | US30231G1022 |
TTT | www.exxonmobil.com |
La entrepreno Exxon Mobil Corporation estas usona, internacie aganta konzerno komercanta pri nafto kaj gaso, kiu vendas nafton ankaŭ laŭ la markonomo Esso. Ĝi ekestis en 1999 per la fuzio de la kompanioj Exxon (Standard Oil of New Jersey) kaj Mobil Oil (Standard Oil Company of New York). ExxonMobil konsideratas rekta sekvaĵo de la kompanio Standard Oil, fondita en 1882 de John D. Rockefeller. Laŭ la stato de la jaro 2005, la entrepreno havis la trian rangon laŭ spezoj inter la plej grandaj entreprenoj tutmonde (vidu la skemon ĉi-sube).