Eylül Cansın

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eylül Cansın
eta
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1991 (1991-11-30)
en Istanbulo
Morto 5-an de januaro 2015 (2015-01-05) (23-jaraĝa)
en Istanbulo
Mortokialo falo
Tombo tombejo Feriköy
Lingvoj turka
Ŝtataneco Turkio
Okupo
Okupo prostituito
vdr

Eylül Cansın (naskiĝis en 1992, mortis la 5-an de januaro 2015) estis 23-jaraĝa turka transgenra virino, kiu mortigis sin per salto el la Bosporo-ponto en Istanbulo, Turkio.

Mallonge antaŭ sia morto, ŝi afiŝis sinmortigan leteron/videon [1] en la turka al sia Facebook-konto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Eylül Cansın naskiĝis en 1992. Ŝi mortis mallonge antaŭ sia 24-a naskiĝtago. Oni ripozigis ŝin en la tombejo Feriköy en Istanbulo.

Ĝis sia morto la 5-an de januaro 2015 ŝi laboris kiel sekslaboristo, ofta okupo por GLAT-aj homoj, precipe transgenraj virinoj, en Turkio, kaj precipe en Istanbulo.

Enhavo de ŝia sinmortiga letero/video[redakti | redakti fonton]

En sia sinmortiga letero/video, ŝi diris: "Hodiaŭ estas mia plej bela tago. Mi estas tiom feliĉa. Hodiaŭ estos plua bela tago por mi."

Poste ŝi klarigis, ke kvankam homoj estis amikemaj al ŝi, ŝi sentis sin kvazaŭ ŝi ne havis amikojn. Ŝi diris tion pro tio, ke la tagon antaŭ ŝia sinmortigo, ŝiaj amikoj fizike kaj perforte atakis ŝin.

Eylül esprimis, kiom malfacila estis la vivo de transgenrulo, kaj kiel ŝi "ne povis... ĉar oni ne permesis [ŝin] labori... oni intermetis sin al [ŝi] multe kaj viktimigis [ŝin] multe."

Eylül ankaŭ diris, al sia patrino, ke ŝi volas ke ŝi prizorgu ŝian hundon, dirante dum ŝi ploris, "Panjo, mi havas tre etan hundon hejme. Mi scias, ke vi enhejmigos ŝin kaj bone prizorgos ŝin. Panjo, mi konfidas vin kun ŝi. Bonvolu pensi pri mi, kiam ajn vi rigardas ŝin. Pensu nur pri mi. Kaj ne fordonu ŝin al iu ajn."

Reagoj post ŝia morto[redakti | redakti fonton]

Post la sinmortigo de Eylül Cansın okazis protestoj en multaj turkaj urboj, kiaj Ankaro, Istanbulo, Izmiro kaj İzmit, dirante ke ŝia morto estis murdo fare de la socio.

La protestoj kontraŭis Turkian polican brutalecon kaj bandan perforton al transgenraj sekslaboristoj. Ili ankaŭ pensigis onin pri sociaj aferoj, kia la malgranda ofteco de dungiĝo por transgenraj civitanoj. Prostituado estas laŭleĝa en Turkio, sed ne ekzistas multaj juraj protektoj aŭ rajtoj por ili. Pro multe malpli granda oportuno por alia dungiĝo, transgenraj virinoj plej ofte eniras tiun profesion ol aliaj grupoj, do havas la plej grandan riskon de venereaj malsanoj kaj polica brutaleco pro la malmultaj juraj protektoj.

La gazetaro[redakti | redakti fonton]

Interkonaj retejoj furioziĝis pro ŝia sinmortigo kaj ekigis pliajn postulojn por internacia GLAT-a egaleco en la socio.

La Turka Psikologia Asocio (TPD) esprimis la zorgon, ke la sinmortigo de Eylül inspiros pluajn sinmortigojn en Turkaj GLAT-aj junuloj. Ili diris, ke detalaj eksplikoj de ŝia morto estas evitendaj pro tio, ke ili fariĝos rolmodelo por adoleskantoj kaj junaj adoltoj, kiuj plej inklinas al deprimo kaj sinmortigoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]