Eŭfrozino de Polack

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Eŭfrozino de Polack
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1103 (1103-11-30)
en Polocka princlando
Morto 1167
en Jerusalemo
Tombo Polack vd
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj antikva orientslava lingvo vd
Ŝtataneco Polocka princlando vd
Familio
Patro Svjatoslav Vseslavoviĉ de Polock vd
Patrino Sofia vd
Gefratoj Gradislava Sviataslavna • Q2502306 • Vyachko Svyatoslavich • Q5214062 vd
Profesio
Okupo monaĥino vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Eŭfrozino de Polack

Eŭfrozino de Polack (ruse Ефросинья Полоцкая, beloruse Еўфрасіння Полацкая) estis belorusa sanktulino. Ŝia laika nomo estis Predslava. Ŝi naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1101 kaj mortis la 23-an25-an de majo 1167.

Eŭfrozino estis nepino de polocka princo Vseslav Braĉislavoviĉ (de lia filo Svjatoslav-Georgij), kaj kieva princo Vladimir Monomaĥ (de lia filino Sofia). En 1113 ŝi fariĝis monaĥino, poste (post 1116) ekloĝis en monaĥa ĉambro en Polocka Sofia Katedralo, kie ŝi komencis en templa libroreskribejo reskribi kaj eble traduki librojn. Ĉirkaŭ 1124 ŝi ricevis de episkopo terenon ĉe Polocko (propraĵo de la katedralo), kie ŝi fondis virinan monaĥejon (Polocka Spaso-Eufrozina monaĥejo), kie ĉirkaŭ 1132 jaro estis konstruita preĝejo. En 1158 jaro mendis en Konstantinopolo kopio de ikono de Dipatrino Odigitrio Efesa por najbara monaĥejo, laŭ ŝia mendo estis farita relikvujo en formo de kruco - Kruco de Eŭfrozino de Polack. Ĉe fonditaj de ŝi monaĥejoj funkciis lernejoj (por lernado de legado, skribado, notlegoscio, eble helena lingvo), librejoj, libroreskribejoj, ikonpentrejoj, hospico. Ŝi mem verkis kaj verkis preĝojn kaj predikojn. En maljuna aĝo ŝi veturis en pilgrimado al Jerusalemo, kie ŝi havis aŭdiencon ĉe la Patriarko de Jerusalemo Luko. Laca pro vojaĝo ŝi malsanis kaj mortis. Estis entombigita en monaĥejo de Sankta Feodosio (ĉe Jerusalemo), En 1187 ŝia relikvo estis transportita al Kievo, en 1910 al Polock. Ŝia honorado komenciĝis en la fino de la 12-a jarcento.