Félix Bossuet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Félix Bossuet
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 2005 (2005-02-23) (19-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Félix BOSSUET (naskiĝis la 23-an de februaro 2005 en Parizo) estas franca aktoro. Li iĝis konata kiel la aktoro de la orfa knabo Sebastiano en la filmoj de la serio Belle & Sebastiano.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Félix Bossuet naskiĝis en 2005 en la 12-a arondismento de Parizo. En 2012 li gajnis el 2400 samaĝaj kandidatoj la rolon de Sebastiano en la drama filmo Belle & Sebastiano kiu estis publikigita en 2013. Li ankaŭ rolis kiel Sebastiano en ĝiaj du daŭrigoj. Krome li ankaŭ akceptis apogajn rolojn en kinejaj kaj televidproduktadoj kiel ekzemple Mon Roi (mia reĝo) de 2015 kaj Ĉokolado (Monsieur Chocolat) de 2016.

Lia pli juna frato Octave ankaŭ estas aktoro.[1] La du kune aktoris en Belle & Sebastiano - Amikoj por la vivo de 2017.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

  • 2013: Belle & Sebastiano (Belle et Sébastien)
  • 2015: Belle & Sebastiano: la aventuro daŭriĝas (Belle et Sébastien: l’aventure continue/Sebastian und die Feuerretter)
  • 2015: Mon Roi ("mia reĝo")
  • 2016: Débarquement immédiat
  • 2016: Éternité
  • 2016: Ĉokolado (Chocolat / Monsieur Chocolat)
  • 2017: Jour J (germana titolo Hochzeit ohne Plan)
  • 2017: Belle & Sebastiano - Amikoj por la vivo (Belle et Sébastien - le dernier chapitre / - Freunde fürs Leben / - Amici per sempre)
  • 2018: Traqués (germana titolo Zwei auf der Flucht), kun Jenifer Bartoli

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]