Fadwa Tuqan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fadwa Tuqan
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1917 (1917-03-01)
en Nablus
Morto 12-an de decembro 2003 (2003-12-12) (86-jaraĝa)
en Nablus
Lingvoj anglaaraba vd
Ŝtataneco Palestino vd
Familio
Gefratoj Ahmad Toukan • Ibrāhīm alṭwqān vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
Laborkampo poezioliteraturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fadwa TUQANFadwan Tuqan [elp. Fadvan Tukan] arabe فدوى طوقان, naskiĝis la 1-an de marto 1917 en Nablus, mortis la 12-a de decembro 2003 en Ibidem) estis poetino, konata en la araba mondo kiel "la palestina poeto"[1]. Ŝi estis unu el la pioniroj en la uzado de libera verso en la araba poezio.

La sentoj de malĝojo, subpremo kaj doloro, kiujn ŝi sentis en sia infanaĝo, estis la unuaj fontoj de inspiro. Dum tiu periodo, ŝiaj poemoj plejparte temis pri ŝiaj personaj travivaĵoj.

Ŝi naskiĝis en familio de intelektuloj kaj politikistoj, kiuj regis dum jarcentoj[2]. La pli aĝa frato Ahmad Toukan estis la ĉefministro de Jordanio en 1970. Inter 1962 kaj 1964 ŝi studis la anglan lingvon kaj literaturon en la Universitato de Oksfordo kaj poste vojaĝis tra Eŭropo. Post la "sestaga milito" de 1967 kaj la aneksado de Cisjordanio kaj Gazao, ŝia poezio iĝis pli naciisma. Krom esti konsiderita ikono de la palestina celo, Tuqan estas unu el la tri plej grandaj arabaj poetoj de la moderna poezio, kune kun la iraka Nazik Al-Mala'ika kaj la jordani-palestina Salma Khadra Jayyusi.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Poezio[redakti | redakti fonton]

Ŝi publikigis 8 poeziajn librojn:

  • Tagojn sole (1952)
  • Mi trovis ĝin (1957)
  • Donu al ni amon (1960)
  • Antaŭ fermita pordo (1967)
  • Nokto kaj rajdantoj (1969)
  • Sole sur la pinto de la mondo (1973)
  • Julio kaj la alia (1989)
  • Lasta melodio (2000)

Prozo[redakti | redakti fonton]

Tamen elstara ankaŭ prozaj tekstoj:

  • Mia Frato Ibrahim (1942)
  • En 1985 ŝi publikigis la aŭtobiografion "Montema Vojaĝo" tradukitan en la anglan en 1990 (A Mountainous Journey). En sia aŭtobiografio "Mountainous Journey" (1985), Fadwa rakontas la malfacilaĵojn, kiujn ŝi renkontis dum sia infanaĝo kaj adoleskeco pro la rigideco de familiaj reguloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Palestinian poet Fadwa Tuqan dies, aljazeera.com
  2. (en) Ǧayyūsī, Salmá al-H̱aḍrāʾ al-; Tingley, Christopher. (1977). Trends and movements in modern Arabic poetry. E.J. Brill ISBN 978-90-04-04920-8.