Fahrenheit 451

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fahrenheit 451
filmo
Originala titolo Fahrenheit 451
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 23 dec. 1966, 14 nov. 1966, 1966, 15 sep. 1966, 16 sep. 1966
Ĝenro sciencfikcia filmo, filma dramo, malutopia filmo, filmo bazita sur romano, arthouse science fiction film
Kameraado Nicolas Roeg
Reĝisoro(j) François Truffaut
Produktisto(j) Lewis M. Allen
Scenaro François Truffaut • Jean-Louis Richard
Filmita en Pinewood Studios
Loko de rakonto Klevlando
Muziko de Bernard Herrmann
Rolantoj Oskar Werner • Julie Christie • Cyril Cusack • Mark Lester • Yvonne Blake • John Rae • Anton Diffring • Tom Watson • Eric Mason • Michael Balfour
Produktinta firmao Universal Studios
IMDb
vdr

Fahrenheit 451 estas brita sciencfikcia drama filmo de 1966 reĝisorita de François Truffaut.

La scenaro estis bazita sur samnoma romano de Ray Bradbury. Temas pri la nura filmo de Truffaut farita nur en angla.

En distopia socio en kiu la sciaro estas konsiderata danĝero, oni malpermesis la librojn. La metio de Guy Montag, fajrestingisto, estas fakte fajrdetrui ilin. Lia renkonto kun Clarisse kondukas lin al pridubo pri lia agado.

La titolo de la filmo (kaj ankaŭ de la baza libro) venas de la temperaturo de sparka punkto de papero esprimita en gradoj Fahrenheit, kio korespondas al 232,78 gradoj Celsius.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En tuja estonteco la fajrestingistoj jam ne estingas incendiojn sed bruligas librojn, ĉar, laŭ la registaro, la legado malfeliĉigas homojn havigante al ili angoron. Legante, la homoj cerbumas, analizas kaj pridubas sian vivon kaj la realon. La celo de la registaro estas eviti la aliron al libroj, por certigi ilian feliĉon, kaj eviti pridubadon. Tiukadre, la fajrestingisto Guy Montag, renkontas kunulinon, Clarisse, kiu klarigas, ke ŝi kaj ŝia familio estas klasitaj kiel kontraŭsociaj ĉar ili pensas per si mem. Tial li scivolemas pri la libroj kiujn li devas bruligi (ĉefe David Copperfield de Charles Dickens), kaj dubas pri la realo de sia feliĉo. Tiam li eklegas, kaj tial li ne nur malobeas la leĝojn, sed ankaŭ ekkonscias pri la ĉirkaŭa realo. Tiu situacio kondukas lin al konflikto kontraŭ sia edzino, Linda, kiu partoprenas en interagado nomita «The Family» pere de televido.

Clarisse devas eniri en eksterleĝeco ĉar ŝi estis malkovrita de la fajrestingistoj. Ŝi renkontas denove Montag kaj anoncas sian intencon fuĝi ĉe «legantoj» kiuj vivas en arbaro, ekster la socio, kaj parkeras la librojn por ke ili ne iĝu forgesitaj. Montag decidas lasi sian laborpostenon, sed lia edzino denoncas lin al la fajrestingistoj. La lasta misio de Montag kondukas lin al sia hejmo, kie li devas bruligi siajn librojn. Li bruligas la meblaron, mortigas sian kapitanon per flamĵetilo kaj fuĝas. Montag retrovas la legantojn ĉe kiuj Clarisse rifuĝiĝis. Ambaŭ ekparkeras libron por konservi ĝin al la estonteco. La libro de Montag estos Tales of Mystery & Imagination de Edgar Allan Poe.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Oskar Werner : Guy Montag
  • Julie Christie : Clarisse/Linda Montag
  • Cyril Cusack : la kapitano
  • Anton Diffring : Fabian
  • Jeremy Spenser : la viro kun pomo
  • Bee Duffell : la virino de libroj
  • Noel Davis : televida prezentisto
  • Don Pickering : televida prezentisto

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]