Faztransiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Faza ŝanĝo)

Faztransiro estas ŝanĝo de iu fazo de materio al alia. Dum faztransiro, kvantaj proprecoj de la sistemo ŝanĝiĝas abrupte, ofte ne kontinue.

Ekzemploj de faztransiro[redakti | redakti fonton]

Klasifiko de faztransiroj[redakti | redakti fonton]

La aŭstra-nederlanda fizikisto Paul Ehrenfest klasifikis faztransirojn al la jenajn kategoriojn:

  • Dum unuaorda faztransiro, la unua derivaĵo de libera energio de la sistemo nekontinue "saltas". Tiu ĉi tipo de faztransiro rompas simetrion. Ĉar la unua derivaĵo de la libera energio estas ne kontinua, dum la faztransiro la sistemo enigas aŭ eligas varmon, laŭ la ekvacio de Clausius-Clapeyron.
    • Ekz.: transiro inter gaso, likvo, kaj solido. (La denso -derivaĵo de la libera energio laŭ la kemia potencialo- ne estas kontinua.)
  • Dum duaorda faztransiro, la unua derivaĵo de la libera energio de la sistemo estas kontinua, sed la dua derivaĵo ja *saltas". Tiu ĉi tipo de faztransiro ankaŭ rompas simetrion, sed nek enigas nek eligas varmon. La ekvacio de Ehrenfest kaj la teorio de Landau traktas tiajn faztransirojn.
  • Dum senfinorda faztransiro, kontinua estas ioma ajn ordo de derivaĵo de la libera energio, sed la libera energio ne estas analitika ĉe la faztransiro. Tiu ĉi tipo rompas nenian simetrion, sed okazas kvalita ŝanĝo en la propraĵoj de la sistemo.
    • Ekz.: la faztransiro de la XY-modelo en du dimensioj; lameno de superfluida heliumo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]